Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio sondos la Marson ĉirkaŭ la jaro 2020
2017-09-25


   Xu Fanjiang, vicestro de la Buroo de Ĉefaj Esplor-Disvolvaj Programoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris en la Tria Pekina Internacia Forumo pri Esploro de Luno kaj Profunda Spaco, inaŭgurita en la 20a de septembro, ke Ĉinio faros la unuan sciencan sondadon pri la Marso per rondveturo kaj patrolado al la Marso kaj surmarsiĝo.



   En 2004 Ĉinio komencis lunsondon, kaj jam plenumis taskojn de satelitoj Chang'e 1 ĝis 3, akiris multajn gravajn rezultojn el la tiel ricevitaj sciencaj donitaĵoj. Laŭplane Ĉinio faros rondveturon kaj patroladon al la Marso kaj surmarsiĝon ĉirkaŭ la jaro 2020 por kolekti donitaĵojn pri la spaca atmosfero, geomorfologia trajto, surfaca strukturo kaj atmosfera medio de la Marso.


    La forumo daŭris tri tagojn, kaj temis pri esplorplanoj pri la Luno, Marso kaj asteroidoj de la landoj, kiuj disvolvas spacialan esploradon, antaŭ la jaro 2030; novaj atingoj kaj planoj pri planeda studo en la venontaj kvin-dek jaroj; esploraj rimedoj kaj disvolvado por la revenigitaj specimenoj el la Luno kaj aliaj astroj; kaj nova rimedo por profund-spaciala esploro kaj novaj teknikoj de efika ŝarĝo.


    La forumo estis aranĝita de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj gastigita de Instituto de Esplorado pri Luno kaj Profunda Spaco sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio