Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Senaŭta Tago: ĉinaj urboj instigas lokanojn uzi publikajn veturilojn
2017-09-22


    La 22a de septembro estas la Monda Senaŭta Tago. Multaj ĉinaj urboj dissendis "verdajn" donacojn por instigi siajn lokanojn iri eksteren sen privataj aŭtoj.


    Tiutage en la urboj Hangzhou, Wuhan, Qingdao kaj Tianjin, lokanoj povas ĝui senpagan veturon de publikaj aŭtobusoj per skano de Alipay, kaj en 12 urboj, ekzemple Hangzhou, Guangzhou, Ŝanhajo kaj Shenzhen oni povas ĝui 50% da rabato en aĉeto de metrobileto pere de Alipay.


    Ne nepre necese aĉeti aŭton


   Cui, kiu laboras en Ŝanhajo post diplomiĝo antaŭ unu jaro, diris, ke ŝi preskaŭ ne prenis taksion nek pensis pri aĉeto de privata aŭto en la pasinta jaro. Ŝi diris: "Mi uzis kunluan biciklon por mallonga distanco kaj prenis metroon al malproksima loko. Per metroo kun kunlua biciklo mi povas atingi ĉiu ajn cellokon."



   Plibonigo de publika transporta sistemo helpas Cui kaj aliajn junulojn liberigi sin el la penso pri aĉeto de privata aŭto. La publika transport-sistemo konsistanta el metroo, publikaj aŭtobusoj kaj kunluaj bicikloj ebligas al homoj eliri el la embaraso, ke sen privata aŭto, oni ne povas atingi, facile atingi aŭ rapide atingi la cellokon.


    Kunlua aŭto, la kvara veturilo


    Laŭ aŭtoritata statistiko, kunlua aŭto fariĝas la kvara veturilo en Ĉinio post publika veturilo, taksio kaj privata aŭto. En la urboj Pekino, Ŝanhajo, Guangzhou kaj Shenzhen, ĉiu kunlua aŭto povas averaĝe ŝpari 700 litrojn da benzino ĉiujare, kaj ĉiu aŭto povas redukti emisiadon de 1,7 tunoj da karbona dioksido ĉiujare.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio