Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio reakiris la mondan ĉampionecon pri la maksimuma rapido de grandrapidaj trajnoj
2017-09-22






   La 21-an de septembro oni oficiale lanĉis G1, n-ro 1 de la grandrapida trajno "Fuxing" . En granda atendo ĝi ekveturis de Pekino. Kiam la trajno kuris je la rapido de 350 kilometroj pohore, kaj vid-al-vide preterpasis la trajnon "Hexie", normala grandrapida trajno, eble neniu konsciis pri tio, ke Ĉinio jam reakiris la mondan ĉampionecon pri la maksimuma rapido de grandrapidaj trajnoj.






    Je la 9-a horo de la 21-a de septembro la grandrapida trajno "Fuxing" kun la trajnonumero G1 ekiris de la stacidomo de Pekino kaj tuj sin rapidigis. Post 4 horoj kaj 28 minutoj ĝi atingis Ŝanhajon. Tiom rapida kiom forta vento! Survoje la maksimuma rapido de la trajno atingis 355 kilometrojn pohore. La oficiala ekveturo de "Fuxing" signalas, ke Ĉinio jam fariĝis la posedanto de la grandrapida trajno, kiu estas komerce funkciigata je la plej granda rapido en la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio