Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pri kio grava funkciulo de Ĉinio interparolis kun vjetnamaj gvidantoj?
2017-09-22


   Laŭ la invito de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris oficialan viziton al Vjetnamio en la 18-a kaj 19-a de septembro. Dum sia vizito li renkontiĝis kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de KPV, Nguyen Xuan Phuc, ĉefministro de Vjetnamio, kaj Nguyen Thi Kim Ngan, prezidantino de la Nacia Asembleo de Vjetnamio. Li ankaŭ interparolis kun Tran Quoc Vuong, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPV. 



   Dum la interparolado kun Nguyen Xuan Phuc, Liu Yunshan diris, ke kiel gravaj najbaroj kaj komercaj partneroj la du landoj havas multajn potencialajn ŝancojn por kunlaboroj. Ambaŭ flankoj devas multe trezori kaj bone uzi la ŝancojn por disvolviĝo kaj antaŭenpuŝi la kunligojn de "La Zono kaj Vojo" kaj "Du Koridoroj kaj Unu Ekonomia Cirklo". Oni esperas, ke tiel la du landoj reciproke kompletigos unu la alian kaj altigos la nivelon de la kunlaboroj de la du landoj en gravaj kampoj, tiel ke la dulandaj kunlaboroj povu eniri en novan fazon. 


    Ĉe sia renkontiĝo kun Nguyen Thi Kim Ngan, Liu atentigis, ke la stabila kaj normala disvolviĝo de la duflankaj rilatoj nepre bezonas la firman bazon de la volo de la dulandaj popoloj kaj oni devas peni por riĉigi la manierojn de la komunikado inter la dulandaj popoloj kaj krei pli da platformoj por la interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj. Tiel oni povos doni solidan bazon al la normala disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.


    Liu ankaŭ vizitis la Nacian Akademion Ho Chi Minh pri Politiko, kaj kunsidis kun vjetnamaj studentoj kiuj iam vizitis Ĉinion. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio