Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La sponga urboplano en Ĉinio
2017-09-20



    Laŭ raporto de la usona kablotelevida reto CNN en la 18-a de septembro, aziaj urboj provas adaptiĝi al la kreskanta enveno de homoj, kaj la urba disvolviĝo paŝo post paŝo trudas sin al areoj facile minacataj de inundoj.


    Estas raportite, ke troa pumpado de subtera akvo, malnoviĝo de akvoduktoj, ofta okazo de inundoj interne de urboj devigas ĉinajn urbojn rompi diablan ciklon, ke la tero ne povas absorbi pluvon pro la impeta ekspansio de urboj kaj uzo de materialoj kiuj ne estas akvotralasaj. Por solvi la problemon, urboj ofte plu investas en konstruado de infrastrukturo. Sed ĉi tio ofte malhelpas la naturan procezon, kaj plimalbonigas urbo-internajn inundojn. Ĉi-rilate, Ĉinio efektivigas "la spongan urboplanon" por rompi ĉi tiun ciklon per uzado de akvopermeablaj materialoj kaj konstruado de mediprotektaj instalaĵoj.


    La sponga urboplano estas nova koncepto de urba mastrumado por inundakvo, kiu signifas ke urboj havu grandan "elastecon" adaptiĝi al ekologiaj ŝanĝiĝoj kaj trakti naturajn katastrofojn kaŭzatajn de pluvo. Kiam pluvas, urboj devas sorbi, stoki, tralikigi kaj purigi pluvakvon. Se necese, ili ankaŭ devas "liberigi" stokitan akvon kaj uzi ĝin. 


    Lin'gang estas eksperimenta komunumo de la distrikto Pudong, Ŝanhajo, kaj montras la tipan konstruan manieron de la sponga urboplano, nome verdigo de tegmentoj, konstruado de pejzaĝo-humidejoj por pluvo-stokado kaj akvopermeabla pavimo ktp.


    Laŭraporte la klopodoj de ĉinaj urboj estas okulfrapaj, kaj iliaj planoj postulas kunlaboron de la urba administracio, domposedantoj kaj inĝenieroj. La sponga urboplanado en la urboj Xiamen kaj Wuhan ludis gravan rolon dum la periodo de pluvego.


 Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat






 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio