Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Francio volas ludi aktivan rolon en disvolvo de "La Zono kaj Vojo"
2017-09-19

   En la 14-a kaj 15-a de septembro okazis la Pariza Kunveno de Boao-forumo por Azio. Pli ol 300 reprezentantoj politikistaj kaj komercistaj el 19 landoj kaj regionoj diskutis pri prioritato de infrastruktura konstruado, komerco kaj investo kaj novkreado de financo.


   Vespere de la 15-a de septembro la franca prezidento Emmanuel Macron diris en renkontiĝo kun ĉinaj reprezentantoj, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio havas gravan signifon politikan, ekonomian kaj kulturan, kaj surbaze de observado de koncernaj regularoj kaj normoj Francio volas kunlabori kun Ĉinio disvolvi la iniciaton kaj akceli prosperon kaj stabilecon de Azio, Eŭropo kaj Afriko. 




    Klaraj eksplikoj donitaj 


   En la inaŭguro de la kunveno Zeng Peiyan, vicprezidanto de la forumo, faris klarajn eksplikojn fronte al la maltrankvilo kaj dubo el la internacia komunumo pri la detalaj demandoj en la disvolvado de la iniciato: ekzemple, celo de la iniciato, investa profito, mediprotekto, eksportado de produktkapablo ktp.


    Unue, la iniciato ne ripetos la malnovan manovron de geopolitika hazardludo, nek eksportos socian sistemon kaj disvolv-modelon. La iniciato estas nek geopolitika ilo nek help-programo al fremdaj landoj; male ĝi estas platformo por pragmata kunlaboro kaj interliga disvolvo, kaj ĝi povas krei novajn ŝancojn por efektivigi la celojn de UN por daŭripova evoluigo ĝis 2030.


    Due, la iniciato ĉefe celas Azion, Eŭropon kaj Afrikon, kaj tamen ĝi estas malferma kaj inkluziva en disvolv-koncepto, kaj tial ĉiuj ekonomioj de la mondo povas partopreni en la iniciato.


    Trie, la iniciato dependas de la merkato en disvolvado. La ĉefaj investantoj estas entreprenoj, kaj registaroj klopodas por krei bonan invest-medion.


    Laste, oni devas rigardi la fruajn infrastrukturajn projektojn de la iniciato laŭ longtempa tutampleksa profito kaj superflua efiko alportota de regiona interligo anstataŭ rigardi laŭ mallongtempa ekonomia profito aŭ loka profito el unusola projekto.


    Partopreno de Francio


    Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro de Francio kaj konsilano de la forumo, diris al raportisto: "Francio volas agi kun Ĉinio kaj ekspliki al la suspektantoj, krei konfidon kaj elsendi la bazajn principojn de la iniciato."


    Li diris ankaŭ, ke la franca prezidento Emmanuel Macron havas malferman penson, kaj Francio opinias, ke Ĉinio ludas gravan rolon en la monda paco, tiel Francio volas labori kun Ĉinio en la kadro de la iniciato por plifortigi konfidon inter Eŭropo kaj Azio kaj kune konservi la mondan pacon.




    Eŭrop-azia kunlaboro


   Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la forumo, diris en intervjuo, ke delonge la forumo zorgas pri kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio, kaj la forumo okazigis tri kunvenojn en Eŭropo por diskuto pri tiu temo. Li emfazis, ke la regiona kunlaboro de aziaj landoj disvolviĝas, tamen mankas mekanismo por kunlaboro inter Azio kaj Eŭropo. Kiel fortigi regionajn interŝanĝojn estas solvenda problemo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio