Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona amaskomunikilo: Kion usonaj infanoj povas lerni de ĉinaj lernejoj?
2017-09-18


   Laŭ artikolo de la usona amaskomunikilo Quartz en la 14-a de septembro, la ĉindevena usonano Lenora Chu(prononce) sendis sian filon lerni en iu publika lernejo en Ŝanhajo, kaj poste trovis multajn aferojn en la lernejo surprizaj. Ekzemple, foje ŝia filo estis devigita manĝi ovojn, kiujn li malŝatas. Kiam ŝi demandis la instruistinon pri tio, ŝi estis severe riproĉita pro defio al la aŭtoritato de instruistoj. En ĉinaj lernejoj la plej grava estas la kolektivo, kaj ne individuaj lernantoj. Chu multe laŭdis tiun ideon. Ŝi opinias, ke la sukceso de la ĉina edukado venas de du aspektoj: unue, la instruistaro havas grandan aŭtoritaton, la gepatroj respektas tiun aŭtoritaton, kaj tio povas glate antaŭenigi la lernadon; krome, la ĉinaj infanoj ekde tre juna aĝo povas kompreni, ke sukceso venas de diligenteco kaj ne de genio.



   Laŭ Chu, la ĉinaj instruistoj ne dorlotas infanojn, tiel ke la infanoj povas kreskigi tiajn kapablon kaj adaptiĝpovon, kiuj por la usonaj infanoj estas neimageblaj. La plimulto de la usonaj gepatroj kredas, ke la memfido de la infanoj estas la plej grava, eĉ se iliaj notoj estas ordinaraj. En Usono estas gepatroj, kiuj estas konkuremaj aŭ havas diversajn privilegiojn. Ili klopodas malfortigi la aŭtoritaton de instruistoj por certigi sukceson de siaj infanoj, tiel ke la instruistoj ne povas bone instrui la infanojn. La ĉinaj instruistoj pensas, ke ili ne nur instruas tiun aŭ alian studobjekton, sed ankaŭ formas la valorkonceptojn kaj karakterojn de la infanoj. La instruistoj kaj la gepatroj kunlaboras kaj samtempe volonte helpas la infanojn por akiri bonajn rezultojn. Krome, estas ankaŭ ŝlosila diferenco inter la ĉina kaj usona edukadoj: ĉinaj instruistoj kredas, ke ĉiu infano povas sukcesi sendepende de siaj familiaj enspezo aŭ fono.


   Fakte Usono kaj Britio provas atingi la nivelon de aziaj landoj pri la kapablo por akiri bonajn notojn, dum Ĉinio klopodas fari sian eduk-sistemon pli okcidenta, pli diverseca kaj pli multe emfazanta la kapablon por solvi problemojn kaj fari novkreadon.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio