Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Parizo gastigos Olimpikojn en 2024 kaj Los-Anĝeleso en 2028
2017-09-15

    La 14an de septembro laŭ la pekina tempo en la perua ĉefurbo Limo, dum sia 131a sesio, la Internacia Olimpika Komitato (IOK) oficiale konfirmis la gastigantajn urbojn de Olimpikoj en 2024 kaj 2028: Parizo gastigos la Olimpikojn en 2024 kaj Los-Anĝeleso en 2028.




    Reprezentantoj de Parizo kaj Los-Anĝeleso faris 25-minutajn prezentadojn respektive, kaj la du urboj subskribis triflankan interkonsenton kun IOK pri koncernaj aferoj de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2024 kaj 2028.


    La urboj Bostono de Usono, Hamburgo de Germanio, Romo de Italio kaj aliaj sinsekve sin retiris dum la konkurado pri gastigo de Olimpikoj en 2024, kaj restis nur Parizo kaj Los-Anĝeleso. Post voĉdonado IOK decidis, ke la urbo, kiu ne ricevos la rajton gastigi Olimpikojn en 2024, povos gastigi la Olimpikojn en 2028. Laŭ koncerna raporto, en julio Los-Anĝeleso jam faris interkonsenton kun estraro de IOK por gastigo de la Olimpikoj en 2028. Do la paroloj en ĉi-foja sesio de IOK estas nur ĝia formaligo.




    Samtage la franca prezidentejo publikigis gazetaran komunikon, dirante, ke la franca prezidento Emmanuel Macron estas "tre dankema" al IOK pro ĝia decido, opiniante, ke la decido alportos al Francio honoron. Parizo gastigis Olimpikojn en 1924, kaj ĉi-foje ĝi ricevis la rajton gastigi Olimpikojn en 2024, kaj tio signifas, ke Parizo realigos la revon pri refoja okazigo de Olimpikoj post cent jaroj.


    Krome, Los-Anĝeleso gajnis la rajton okazigi Olimpikojn en 2028, kaj pro tio la Anĝela Urbo refoje gastigos Somerajn Olimpikojn post okazigo de la dekaj en 1932 kaj la 23aj en 1984.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio