Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Birdo-Nesto fariĝis la plej sukcesa stadiono en post-olimpikaj utiligoj
2017-09-11


   Oni povas diri, ke la Nacia Stadiono Birdo-Nesto sukcese kreis sian unikan administran manieron kun la ĉinaj karakterizaĵoj ŝanĝante sin en daŭripovan heredaĵon de la Olimpikaj Ludoj anstataŭ financa ŝarĝo. Sub la gvido de la Pekina Kompanio pri la Administrado de Ŝtat-posedataj Proprietaĵoj la stadiono funkcias laŭ la administra sistemo kun la registaro kiel gvidanto, la socio kiel partoprenanto kaj la kompanio kiel efektiva funkciiganto. Dank' al la merkat-orientita kaj multflanka administrado ĝia jara enspezo superis 200 milionojn da juanoj. Kaj en marto ĉi-jare la Birdo-Nesto ricevis la unuan tutlandan premion pri la atingoj en modernigo kaj novkreado de administrado de entreprenoj. Tiel ĝi fariĝis la unua sporta stadiono, kiu ricevis la premion. Ne estas troigo diri, ke en la historio de la olimpikoj Birdo-Nesto fariĝis la plej sukcesa stadiono en post-olimpikaj utiligoj.     


    Birdo-Nesto, kun la enspezo de siaj tri ĉefaj aktivecoj, t.e. larĝ-skalaj aranĝoj, turisma servo kaj komercaj aktivecoj, superis la koston de amortizo, konservado, energi-konsumo kaj salajro de laborantoj, tiel realigante profiton por tri sinsekvaj jaroj.  


    En la komenca periodo de la malfermiĝo de la stadiono, la vendado de ĝiaj enirbiletoj estis la ĉefa enspezo kaj okupis 90% de la tuta enspezo. Sed kun la kresko de enspezo el larĝ-skalaj aktivecoj kaj komercoj, la proporcio de enspezo pro enirbiletoj reduktiĝis kaj nun okupas nur cirkaŭ 25%. Ĝiaj marko-rilataj aranĝoj, emfazantaj kvaliton kaj novkreadon, realigas kaj ekonomian kaj socian profitojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio