Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Germana amaskomunikilo: BRICS estas pli potenca ol Grupo-7
2017-09-11


   Dum intervjuo al BBC (Brita Brodkasta Kompanio), Jim O'Neill, "la patro de BRICS", emocie diris, ke la progresoj de BRICS-landoj superis lian imagon. Kial BRICS povis ĉiam progresi dum la pasintaj 11 jaroj?


    La 19-an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de Rusio, Sud-Afriko, Brazilo kaj Hindio, Sergei Lavrov, Nkoana Mashabane, Aloysio Nunes kaj Vijay Kumar Singh, kiuj vizitis Ĉinion por ĉeesti la renkontiĝon de ministroj de BRICS-landoj pri eksterlandaj aferoj. Dum la renkontiĝo Xi Jinping diris: "La kunlaboro inter BRICS-landoj estas renovigo. Ĝi superis la malnovan manieron de alianciĝo en politiko kaj militafero, starigis novajn rilatojn de nealiancita partnereco; superis la malnovan pensadon de limdifino per ideologio, iris sur la novan vojon de reciproka respekto kaj kuna progreso; superis la malnovan koncepton de konkurado por venki, efektivigis la novan koncepton de reciprokaj profito kaj utilo, kunlaboro kaj kungajno." Tio eble estas la plej bona respondo al la supremenciita demando. 


    Ekonomio kaj financo: starigi platformon malferman kaj kungajnan


    Dum la renkontiĝo en Ufa de Rusio en 2015 la kunlaboro inter BRICS-landoj havis novan mejloŝtonon, nome ŝtatestroj de la kvin BRICS-landoj lanĉis la tiaman plej grandskalan kunlabor-projekton la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj kun kapitalo de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj starigis rezervan monfonduson de BRICS-landoj kun la totala sumo de 100 miliardoj da usonaj dolaroj. 


    "Ĝi estas pli potenca ol Grupo-7." Germana tagĵurnalo Die Tageszeitung tiel komentis, ke BRICS-landoj, kiel la plej granda unuo de emerĝantaj merkatoj, plifortiĝas, montras al la mondo, ke "ni povas, eĉ sen Okcidento".


    Kunlaboro kaj kungajno, senŝanĝa kerno por BRICS dum pli ol 10 jaroj


    Post la renkontiĝo de BRICS-landoj en Goa en 2016, la usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis, ke la Deklaro de Goa, kun ĉirkaŭ 13 mil vortoj, konsideras la kunlaborajn interrilatojn de BRICS-landoj kiel la plej gravaj. La deklaro montras, ke BRICS-landoj emfazas la gravecon de plua fortigo de solidareco kaj kunlaboro inter BRICS-landoj, observo de la spirito pri malfermeco, solidareco, egaleco, reciproka kompreno, toleremo, kunlaboro kaj kungajno, kaj tiun de plua disvolvado de la strategia partnereco inter BRICS-landoj, surbaze de komunaj interesoj kaj ŝlosilaj prioritataj kampoj.    


    Kanada ĵurnalo The Globe and Mail aperigis en sia retejo artikolon de Dipak Kumar, eksa superbankisto de la Internacia Financa Instituto de Britio kaj Sud-Afriko. Per artikolo li klarigis, ke ĉiu membrolando de BRICS havas sian avantaĝon por utiligo, ekz. la financa industrio de Sud-Afriko, teknikoj de Hindio, fabrikado de Ĉinio, agrikulturo de Brazilo kaj energio kaj minaĵ-resursoj de Rusio. 


    Rusa amaskomunikilo Sputnik raportis antaŭ nelonge, ke por trakti la malbonan influon de unulaterismo, la efika maniero estas fortigi solidarecon inter diversaj landoj. BRICS-landoj ĝuste estas tia platformo, kaj BRICS-kunlaboro estas pli kaj pli forta. 


    Pri la perspektivo de BRICS-partnereco en la venontaj 10 jaroj, estas plena je fido Evandro Carvalho, direktoro de Ĉin-Brazila Esplor-Centro sub la Brazila Fondaĵo Getulio Vargas. Li opinias, ke surbaze de la riĉaj atingoj de la kunlaboroj dum la unuaj 10 jaroj, la gvidantoj de BRICS-landoj konsideras la renkontiĝon en Xiamen kiel nova deirpunkto kaj diskutos pri rimedoj kaj projektoj por plu fortigi reciprokajn kunlaborojn. Ĉinio, kiel gastiganta lando de la ĉi-jara renkontiĝo, povas ludi gvidrolon en la kunlabor-mekanismo de BRICS-landoj kaj plu antaŭenpuŝi la kunlaboron. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio