Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
BRICS plus, bona platformo por Sud-Suda Kunlaboro
2017-09-07


    La 5an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la Dialogo de Emerĝantaj Merkatoj kaj Evoluantaj Landoj kadre de la Pintkunveno de BRICS-landoj en Xiamen de Ĉinio.


    "Ekde la komenco de la nova jarcento, prosperiĝo de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj jam fariĝis neinversigebla tendenco de nia epoko."



   Ĝi estas kunveno gastigita de Ĉinio surbaze de sukcesaj spertoj kaj por starigi pli vastajn partnerecajn rilatojn. Sub la temo "profundigi reciprok-profitan kunlaboron kaj akceli kunan disvolvon", BRICS-gvidantoj kaj kvin invititaj gvidantoj  el evoluantaj landoj diskutis pri efektivigo de daŭripova tagordo en 2030, internacia kunlaboro por disvolvado kaj Sud-Suda Kunlaboro, kaj ili atingis gravajn interkonsentojn.


    La ideo pri BRICS plus vekis varman diskuton de la internacia komunumo tuj post sia elmeto.


    Wang Xiaojun, vicdirektoro de la Oficejo de UN por Sud-Suda Kunlaboro, diris, ke la starigo de BRICS-mekanismo similas al la iniciato de Sud-Suda Kunlaboro, ĉar ili ambaŭ estas kunlabor-manieroj por reciprok-profito kaj kungajno, bazitaj sur volo de evoluantaj landoj pri kuna disvolvado. Pligrandigi la kunlaboron kaj altiri pli da evoluantaj landoj al BRICS plus helpos BRICS-mekanismon antaŭenigi disvolvadon de la mondo.


    Laurie Pearcey, asistanta direktoro de la aŭstralia Universitato New South Wales pri internaciaj aferoj kaj estro de Konfucea Instituto, diris: "La ideo pri BRICS plus signifas, ke pli da landoj povos membriĝi en BRICS-mekanismo por ke ĝi ludu inkluzivecon kaj ekonomian efikon, subtenu pli da projektoj kaj landoj, kaj helpu pli da homoj forlasi malriĉecon kaj plibonigi la medion."


    Vasily Kashen, esploristo de Instituto de Malproksim-Orientaj Studoj sub Rusa Akademio de Sciencoj, diris: "Nur malfermo povas progresi, kaj nur inkluziveco povas daŭrigi progreson." Li diris plu, ke prezidanto Xi alvokas unuigi pli da fortoj, juste regadi la mondon, egale disvolvi ekonomion kaj libere malfermi komercon, kaj tio povos helpi evoluantajn landojn pli bone protekti siajn interesojn kaj havi pli da parolrajtoj en la monda administrado.


    Arancha Gonzalez, asistanta ĝenerala sekretario de UN kaj plenuma direktoro de Internacia Komerc-Centro, diris, ke BRICS-landoj kaj aliaj evoluantaj landoj pliigas komunikadon kaj kune eligas sonon, kaj tio ludos pli kaj pli gravan rolon en traktado de komunaj mondaj defioj kaj plibonigo de monda administrado, kaj tio nepre donos pli grandan kontribuon al konstruado de pli bela mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio