Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En tiu ĉi parkejo roboto helpas vin parki aŭton
2017-09-07

    Lastatempe, en la subtera parkejo de Wukesong en Pekino raportisto spertis la servon de parkado fare de roboto. La parkado kun la helpo de roboto estas tre facila. Unue la maŝino skanas vian licencplaton kaj poste vi nur devas parki la aŭton en difinita loko kaj konfirmi sur elektronika ekrano ĉu neniu restas en la aŭto, kaj ĉu manbremso funkcias. Poste la roboto aŭtomate transportos la aŭton al la parka loko. 


La enirejo de la saĝparkejo en Wukesong de Pekino


   Kompare kun la defio en parkado multaj personoj havas eĉ pli grandan malfacilon retrovi sian aŭton en grandega parkejo kun miloj da parkaj lokoj. Per la parkadservo de roboto vi nur devas enskribi la numeron de via licencplato sur la ekrano kaj post du minutoj la roboto donos vian aŭton al vi.   


En la saĝparkejo oni povas preni sian aŭton per enskribo de la numero de la licencplato.


    Laŭ laboranto de la parkejo la roboto estas funkciigata per elektro, aŭtomate sin ŝargas kaj principe povas aŭtomate funkcii dum 24 horoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio