Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo al la 9-a Pintkunveno de Gvidantoj de BRICS-landoj okazonta en Xiamen, Ĉinujo
2017-09-04


    La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto loĝantaj en la 5 BRICS-landoj salutas la partoprenantojn de la grava 9-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj, kiu okazos en septembro en Xiamen, Ĉinujo. Ni, kiel okupiĝantoj pri intenaciaj rilatoj, havas grandajn atendojn pri la evoluo de la kunlaboro inter la 5 landoj. Ni atendas pacon, sekurecon kaj internacian kunlaboron en ĉiuj kampoj. Ni esperas ke la kunlaboro en la BRICS-landoj estos modelo por la ceteraj landoj. 


    Nia aparta labor-kampo estas la kunlaboro lingva kaj kultura inter homoj el malsamaj landoj. La internacia lingvo Esperanto ofertas justan kaj neŭtralan manieron interkompreniĝi inter parolantoj de malsamaj lingvoj. Ni mem utiligas ĝin en rilatoj inter Esperanto-parolantoj de la BRICS-landoj.


    Ĉar unu el viaj celoj estas disvolvi kulturan kaj edukan interŝanĝojn kaj firmigi edukan kunlaboron, ni pensas ke la utiligo de la internacia lingvo Esperanto, ekzemple en lernejoj, povus multe helpi ĉi-rilate. Ni atentigas, ke jam kelkajn fojojn Unesko alvokis pri tio al la membro-ŝtatoj kaj ke la Monda Asocio por Esperanto komencas eldoni la Esperanto-version de la oficiala revuo de Unekso, Unesko-kuriero, de julio 2017. Ni restas je dispono por konkretaj kunlaborproponoj al la komuna kreota instanco pri ĉi tiu temo.


    Sukceson al la 9-a Pintkunveno de la BRICS-landoj!


Labor-grupo de parolantoj de Esperanto en la Brics-landoj


Sekretariejo: Elisée Byelongo, P.O.BOX 61223, Bishopsgate 4008 Durban, Suda Afriko


Tel. +27 72 597 8754, brics@esperanto.org.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio