Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo : Kajto tridekjariĝas
2017-08-31

   

    La muzikgrupo Kajto, tre ŝatata de esperantistoj, ĉijare festas sian tridekjariĝon per speciala turneo. Simpatiaj kaj bonhumoraj, la muzikistoj estis intervjuitaj de El Popola Ĉinio dum la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.


    EPĈ: Kiel vi interkonatiĝis kaj decidis estigi muzikgrupon?


    Nanne: Tio estis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, ni (Nanne kaj Ankie) ludis nian muzikon, kaj Marita kaj Marian, ili faris ilian muzikon. Ni renkontis, mi pensas, en la unua parto de la 80-aj jaroj, kaj ni decidis fari muzikon kune, unue en la nederlanda kaj frisa lingvoj, kaj en  87 (jaro) ni komencis kanti esperantlingve.


    EPĈ: En kiuj lingvoj vi ĉiuj kantas nuntempe?


    Nanne: Marita kaj Marian ofte kantas en la nederlanda lingvo kaj ankaŭ esperantlingve...


    Marita: kaj en la frisa lingvo.


    Nanne: Ankie kaj mi ankaŭ en la frisa lingvo kaj nederlanda kaj ankaŭ en la angla, la franca, platgermana...


    Ankie: kaj Esperanto!


    EPĈ: Nanne kaj Ankie jam de kelkaj jaroj koncertas ĉefe duope. Kio okazas ke subite vi venis denove kvarope?


    Nanne: Ni komencis kanti esperantlingve en 87, do nun en 2017 estas jubilea jaro por ni, ĉar antaŭ 30 jaroj ni komencis. Do ni pripensis la ideon fari turneon kvarope denove por la jubileo. Ni estas en tiu turneo ne nur en Seulo sed ankaŭ Hispanio, kaj Germanio, kaj Francio, kaj Nederlando, ni faras koncertojn kvarope.


    EPĈ: Marian kaj Marita partoprenas ankaŭ en la grupo Kapriol'. Ĉu Kapriol' daŭras?


    Marita: Jes, certe, ĝi estas muzikgrupo kiu speciale ŝatas muziki por dancantoj, kaj ni faras tion nederlandlingve, frislingve kaj ankaŭ esperantlingve por ja dancigi la homojn.


    EPĈ: Por dancigi esperantistojn, ĉar esperantistoj estas dancemaj. Aŭ ne?


    Marita: Jes, kaj mi klarigas la dancon en Esperanto kaj ja oni ŝatas fari tion.


    EPĈ: Ĉu muziko de Kajto estas ankaŭ danciga?


    Nanne: Kiam la homoj volas, jes, mi pensas, jes. Sed nia afero estas la kantoj, ni volas fari koncertojn kun kantoj kaj ankaŭ ni volas kantigi la homojn, per kanonoj, kaj ankaŭ per refrenoj de kantoj, kaj kelkfoje eklernas la publiko la harmonion por refreno, ktp. Do ni estas por la kantoj.


    EPĈ: Pro tio vi ankaŭ aranĝis ĉi tie en la kongreso atelieron pri kanto, ĉu ne? Tio estis interesa aktivaĵo kaj multaj kongresanoj ŝatis.


    EPĈ: Ĉu Kajto kaj ankaŭ Kapriol' planas lanĉi novajn diskojn? Ĉu vi nuntempe prilaboras novajn muzikojn? Kiujn planoj vi havas kiujn vi povas rakonti al ni?


    Nanne: Jes, ni ĉiam faris diskojn ne nur esperantlingve, sed ankaŭ frislingve kaj nederlandlingve kaj ni faris internacilingvajn diskojn... Do, por nova esperanta kompaktdisko ni ne ankoraŭ havas la repertuaron, dum la venontaj jaroj ni vidos kiam ni estos pretaj, kaj ni ne scias ĉu estos disko de Kajto kvarope aŭ Kajto duope, ni ankoraŭ ne scias.


    EPĈ: Kio pri Kapriol’?


    Marita: Same. Ni preparas novajn kantojn kaj dancmelodiojn, sed ni ne ankoraŭ estas pretaj, do... ankoraŭ ne scias.


    EPĈ: Por fini, ĉu vi povas kanti iun kanonon por niaj spektantoj?


    Nanne, Ankie kaj Marita: Jes!


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio