Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Necesaj scioj pri poŝtelefona pagado por entreprenado en Ĉinio
2017-08-29

   Aldone al kredita karto kaj kontanta mono poŝtelefona pago jam fariĝis parto de la ĉiutaga vivo de ĉinoj. Dum la lastaj kelkaj jaroj homoj en Ĉinio pli kaj pli kutimiĝas pagi per sia poŝtelefono.



    Laŭ la datumoj publikigitaj de la Ĉina Asocio pri Pago kaj Likvido, de 2013 ĝis 2016 la nombro de negocoj faritaj ne tra bankoj sed per poŝtelefonaj aplikaĵoj kreskis de 3.7 miliardoj al pli ol 97 miliardoj. 



   En plejparto de la okcidentaj landoj, kreditkarto kaj debetkarto estas la ĉefaj platformoj de negocado per kontanta mono. Sed, en Ĉinio, la poŝtelefona pago jam penetriĝis en la ordinaran vivon, ekzemple manĝado en restoracio, trinkado en kafejo, distriĝo, turismaj vojaĝoj, kuracado, oficaj aferoj kaj tiel plu.



   La datumoj de la enketo pri la konsumkutimo en la ordinara vivo montras, ke 40% de la enketitoj kunportas kun si malpli ol 100 juanojn; 52% pagas per kontanta mono nur en 20% de la ĉiumonata konsumado. Pli ol 70% enketitoj diris, ke ili uzas kontantan monon nur nepre postulite, kaj 100 juanoj da kontanta mono povas subteni la vivon dum pli ol unu semajno; 84% diris ke ili "restas trankvilaj" ekstere nur kun sia poŝtelefono kaj sen kontanta mono.



   La datumoj montras interesan fenomenon: ju pli malgranda la aĝo de enketitoj, des pli malgranda la averaĝa monsumo ĉiutage kunportata de ili.



    Inter la enketitoj tiuj, kiuj naskiĝis post la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, ĉiutage kunportas averaĝe 557 juanojn, sed tiuj, kiuj naskiĝis post la 90-aj jaroj, nur 172 juanojn. La enketo montras ankaŭ, ke virinoj kunportas pli malgrandan monsumon ol viroj: virino averaĝe kunportas 257 juanojn, dum viro 320. La statistiko montras, ke ĉinaj junuloj kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jaroj rapide adaptiĝas al la vivmaniero sen kontanta mono.



    74% de la enketitoj diris, ke ili povas senĝene vivi dum pli ol unu monato kun nur 100 juanoj ĉemane, ĉar ili pagas unue per poŝtelefono. 73% uzas monbiletojn nur se kontanta mono estas ununure akceptebla pagmaniero.


    Nun milionoj da servejoj de Ĉinio akceptas poŝtelefonan pagon. Inter ili ĉena rapidmanĝejo, oportuna butiko, kinejo, taksio kaj aliaj plej preferas poŝtelefonan pagadon. Menciinde, ke por detalaj vendejoj de produktoj kun fama marko, pago per kontanta mono estas la plej malŝatata maniero, precipe se la sumo pagota estas relative granda, kaj poŝtelefona pago estas la unua elekto.


    En urboj de orienta Ĉinio, inkluzive de Ŝanhajo, Hangzhou, Pekino kaj aliaj prosperaj urbegoj, amaso da homoj jam tute akceptas la uzon de poŝtelefono kiel pagilo. En la orienta regiono pli ol 87% de la enketitoj kontentas pri la vivo sen kontanta mono, dum en la norda kaj suda regionoj la proporcio de la homoj kontentaj estas 85%.


    Pri tiuj ĉi datumoj fakuloj komentis, ke ili forte sugestas al tiuj markoj kiuj intencas sin disvolvi en Ĉinio, ke poŝtelefona pagado estas la ŝlosilo por kapti ĉinajn konsumantojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio