Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mapo de soluloj publikigita de Alibaba
2017-08-28


   Lastatempe la kompanio Alibaba publikigis Gvidilon por Soluloj ĉe la Ĉina Valentena Tago, kiu montras lokojn, kie ofte troviĝas soluloj kaj geamantoj laŭ granda datumaro. La ĉina Valentena Tago estas festata en la 28a de aŭgusto ĉi-jare.


    Softvaro-zonoj kaj universitatoj


    Por bone servi solulojn, Alibaba publikigis mapon de soluloj. La mapo montras, ke pekinaj soluloj, ĉefe homoj en la kampo de informa teknologio kaj studentoj, troviĝas en nordokcidenta Pekino kaj universitataj regionoj, ekzemple Zhongguancun-a softvar-zono, Beihang-universitato kaj Tiantongyuan, dum geedziĝintaj homoj ĉefe loĝas ene de la dua rondvojo.


    Kie geamantoj rendevuas? La donitaĵoj montras, ke ili ofte estas troveblaj en la komerca zono Blua Haveno, Pekina Bestoĝardeno, Somera Palaco, Parko de Ĉiela Altaro, Muzeo de la Imperiestra Palaco kaj la komerca centro Centjara Or-resurso.


    Krom Pekino, oni faris mapojn de soluloj en Ŝanhajo, Shenzhen, Hangzhou kaj Chengdu. Simile al Pekino, ankaŭ en Ŝanhajo, Shenzhen kaj Chengdu, geedziĝintaj kaj geamantaj homoj kutime loĝas en ĉefaj distriktoj. La diferenco estas, ke soluloj sporade loĝas en distriktoj de Ŝanhajo kaj Shenzhen. Soluloj en Chengdu, samkiel tiuj en Pekino, ĉefe loĝas proksime al universitatoj. 


    Situoj por soluloj en Hangzhou estas similaj al tiuj en Pekino, kaj ili estas ĉefe troveblaj en softvar-zonoj kaj universitatoj.


    Geedziĝinto elspezis 600 juanojn



    Laŭ donitaĵoj el Alibaba, 86% da geedziĝintaj homoj kaj geamantoj ofte pli frue konsumis, kaj la retserĉo pri la ĉina Valentena Tago kreskis ekde la 13a de aŭgusto. Estas interese, ke sinjoroj eble ne scias kion aĉeti por siaj amantinoj, ĉar Taobao-serĉilo montras, ke la nombro de serĉo de "donaci al amantino" superas je 280 mil fojoj, multe pli ol serĉo de "donaci al amanto".


    Pri elekto de donacoj, donitaĵoj el Alibaba montras, ke ĉokolado, floro kaj lipruĝigilo estas multe elektitaj de sinjoroj por iliaj amantinoj.


    Kiom da mono oni elspezas por la tago? Donitaĵoj el Alibaba montras, ke geedziĝintoj averaĝe elspezas 618 juanojn, kaj geamantoj 314 juanojn. Kompreneble soluloj elspezas plej malmulte, kaj ili averaĝe elspezas 259 juanojn. Iuj elspezas nenion.


    Ĉi-jare la tago tuj sekvas la semajnfinon. Oni povas peti unutagan forpermeson kaj fari longdistancan vojaĝon. Donitaĵoj el Alitrip montras, ke geamantoj en urboj de suda Ĉinio estas vojaĝemaj, ekzemple, al Ŝanhajo, Guangzhou kaj Shenzhen. La ŝatataj cellokoj estas Disneyland-parko en Ŝanhajo, Chimelong-akva Parko en Guangzhou kaj Chimelong-oceana Parko en Zhuhai. Pri loĝado, ili preferas tranokti en altkvalitaj ĉen-hoteloj, ekzemple Huazhu, Marriott kaj Nova Centjaro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio