Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Qinghai estas gubernio, kie ne troveblas plastaj sakoj
2017-08-28


   Henan-a mongola aŭtonoma gubernio en Qinghai-provinco, Ĉinio, havas 9130 mil muojn da paŝtejo nomita Hequ, kiu estas plej bone protektata en la provinco kaj eĉ en la tuta lando. En la lastaj jaroj, la gubernio faris esploradon pri organika brutobredado, pligrandigis ĝian skalon kaj plialtigis ĝian influon, kaj sekve estigis la plej grandan bazon de organikaj brutoproduktoj. Nun en la paŝtejo jam estas bona ciklo de verdaj ekomedio, produktado kaj vivo. 


    Enirinte Henan, la unua impreso estas, ke oni ne trovas plastajn sakojn, kiuj ne estas vendataj en butikoj. Lokanoj ofte kolektas forĵetaĵojn ĉe du flankoj de ŝoseoj, tra kiuj veturas multaj turistoj, kaj oni povas trovi kolektejon de rubaĵoj post veturado de ĉiu dekkelko da kilometroj. 



    La paŝtejo en la suda parto de Qinghai degeneras ne nur pro perdo de akvo kaj tero, sed ankaŭ pro damaĝo kaŭzita de ratoj. 


    Por fari longtempan regadon de degenerado, registaraj oficistoj en diversaj tavoloj de la gubernio persone konservas farmajn herbejojn. Ili devas en la difinita tempo revigligi ekomedion de la koncerna paŝtejo, kaj sekve estas kontrolo de profesiuloj por konstati ĉu ili plenumis sian taskon. 


    Post unujara regado oni konfirmis, ke la paŝtejo rapide revigliĝas kaj post 3 jaroj brutoj povos denove sin paŝti tie. 


    En 2016, Lanlong-vilaĝo de Henan-gubernio enkondukis teknikon de movebla interreto pri aĵoj, kaj per tiu oni povas mezuri la maksimuman kapablon de la paŝtejo por bredi brutojn kaj observi la vivciklojn de la bredataj brutoj. Paŝtistoj per aplikaĵo en poŝtelefono aŭ retejo povas en iu ajn tempo sekvi la spurojn de la brutoj. 


    Nun 6 vilaĝoj en la gubernio jam prove uzas la teknikon en sia "saĝa paŝtejo". 


Redaktoro: Zhang Xiaotong


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio