Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉi-vespere estos okulvidebla konjunkcio inter Jupitero kaj Luno
2017-08-25

    Laŭ diskonigo de astronomoj, je la 21-a horo, laŭ Pekina horzono, de la 25-a de aŭgusto (ĉi-vespere) Jupitero estos en konjunkcio kun la Luno. Tiam Jupitero troviĝos sude de la luno je ĉirkaŭ 3.5 gradoj. Ekde sunsubiro oni povos vidi la alproksimiĝon inter Jupitero kaj la luno.


    "Jupitero en konjunkcio kun la Luno" signifas, ke Jupitero kaj la luno moviĝas laŭ la sama longitudo kaj la distanco inter ili estas la plej mallonga. Tiu ĉi fenomeno estas unu el la astronomiaj fenomenoj inter planedo kaj la luno. Ĉiujare planedoj kelkdekfoje alproksimiĝas al la luno.




Mirinda konjunkcio inter Jupitero kaj la luno okazinta antaŭe


    Ĉi-vespera fenomeno estos bona ŝanco ne nur por propraokule observadi, sed ankaŭ por foti. Hodiaŭa luno estas duona luno, ĝi estas 3600-oble pli brila ol Jupitero. Sed feliĉe, Jupitero ne estas malluma, do eblas nudokule vidi la alproksimiĝon inter ili. Per binoklo oni povas samtempe vidi ilin ambaŭ.


    Krom Jupitero, post kelkaj horoj, je nul horo kaj 42 minutoj de la 26-a de aŭgusto oni povos vidi Spikon kune kun la luno. Spiko estas la ĉefa stelo de la konstelacio Virgo, ĝi havas blublankan koloron. 


    Estas interesa koincido, ke kiam oni rigardas okcidenten vespere de la 25-a de aŭgusto, Spiko, Jupitero kaj la luno troviĝas preskaŭ sur unu rekta linio, kaj iliaj lumgradoj viciĝas: luno estas la plej brila, ĝin sekvas Jupitero, kaj Spiko estas la plej malluma en la triopo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio