Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej granda rapido de ĉina grandrapida trajno estos 350 km hore
2017-08-21


    Ekde la 21-a de septembro praktikiĝos la nova fervojreta plano de Ĉinio. Laŭ la plano sume 7 paroj da grandrapidaj trajnoj "Fuxing" veturados inter Pekino kaj Ŝanhajo je la rapido de 350 kilometroj pohore. Tiam la tempo veturi per trajno inter tiuj du urbegoj estos kvar kaj duono da horoj. Tio signifas, ke post 6 jaroj, ĉina grandrapida trajno revenos al sia "350-kilometra epoko", kaj tiel Ĉinio fariĝos la lando kun la plej granda rapideco de komerce funkciigataj grandrapidaj trajnoj en la tuta mondo.


    Koncerna respondeculo de la kompanio Ĉina Fervojo klarigis, ke la trajno "Fuxing" estas esplorita kaj produktita laŭ la postuloj de vetur-rapido je 350 kilometroj hore. Ĝi konsistas el granda nombro da produktaĵoj de novaj teknikoj, kaj ĝiaj sekureco, malalta prezo, komforteco kaj mediprotekteco estas multe pli altigitaj.


    La funkciigo de la grandrapida trajno "Fuxing" sur la linio Pekino-Ŝanhajo donos pli da elektoj al ordinaraj homoj kiuj vojaĝas inter ĉefaj urboj laŭ tiu ĉi linio, kaj pli bone respondos al la bezonoj de pasaĝeroj je trajnoj kun malsamaj rapidoj. Tio ne nur helpos al pli taŭga utiligo de resursoj, sed ankaŭ povos pli bone elmontri la avantaĝojn de grandrapida trajno pro la oportuneco, rapideco kaj komforteco, kaj ankaŭ antaŭenpuŝi la sanan evoluon de integrita trafika sistemo.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio