Retrorigardo de pintkunvenoj de BRICS-landoj (II) |
2017-08-18 |
La Kvina Pintkunveno de BRICS-landoj Dato: Marto 2013 Loko: Durban de Sud-Afriko Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio Fruktoj: En la kunveno kun la temo pri partnereco inter BRICS-landoj kaj Afriko, unuafoje okazis dialoga kunsido de gvidantoj de BRICS-landoj kaj Afriko, kiu eligis pozitivan signalon de volo de BRICS-landoj pri kunlaboro kun afrikaj landoj en infrastrukturo, akcelo de interligo kaj interlaboro de Afriko kaj ellaso de evolua potencialo de Afriko.
La Sesa Pintkunveno de BRICS-landoj Dato: Julio 2014 Loko: Fortalezo de Brazilo Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio Fruktoj: La kvin ŝtatestroj deklaris starigon de Nova Disvolv-banko de BRICS-landoj kaj tiun de kontingenca rezerva aranĝo. La banko de BRICS-landoj, kun ĉefsidejo en Ŝanhajo, celas subteni infrastrukturan konstruadon kaj daŭripovan disvolvadon de BRICS-landoj kaj aliaj novaj ekonomioj.
La Sepa Pintkunveno de BRICS-landoj Dato: Julio 2015 Loko: Ufa de Rusio Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio Fruktoj: Sub la temo "partnereco inter BRICS-landoj -- potenca faktoro en monda evoluo", la kvin gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri gravaj demandoj politikaj kaj ekonomiaj tutmonde kaj kunlaboro inter BRICS-landoj. En la kunveno Ufa-deklaro kaj ĝia agadplano estis publikigitaj, kaj Ekonomia Partnereca Strategio de BRICS-landoj estis aprobita.
La Oka Pintkunveno de BRICS-landoj Dato: Oktobro 2016 Loko: Goa de Barato Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio Fruktoj: La kunveno aprobis Goa-deklaron, kiu agnoskas, ke la mondo travivas profundajn ŝanĝiĝojn kaj iras al internacia ordo pli justa, demokratia kaj plurpolusa kun la centra rolo de UN, kaj surbaze de la internacia juro. BRICS-landoj devas sekvi la spiriton de solidareco kaj reciproka kompreno kaj konfido kaj fortigi kunordigon kaj pragmatan kunlaboron en mondaj aferoj.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|