Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maljunuloj en la "Feliĉa Domo" de Changchun, Ĉinio
2017-08-18
La "Feliĉa Domo" en Lingdong-komunumo de Erdao-distrikto en Changchun, Jilin-provinco (foto de Wang Diyuan)

 

    En 2014 Erdao-distrikto en Changchun, Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio, ekesploris novan serv-modelon pri ĝuo de maljuneco hejme por liveri al maljunuloj bonan publikan servon. La "Feliĉa Domo" en la distrikto liveras al lokaj maljunuloj pli ol 100 servojn pri vivzorgado, sano kaj aktivaĵ-aranĝo.

 

    Riĉa vivo de maljunuloj

 

    Tagmeze de la 6-a de julio la laŭta ridado el la "Feliĉa Domo" estis aŭdebla de malproksime.

 

    Tie oni festis naskiĝtagon por la maljunuloj, kiuj naskiĝis en julio. Kelkaj maljunuloj kovris la kapon per naskiĝtaga ĉapo kaj sur la tablo apud ili estis metitaj naskiĝtaga kuko kaj manĝetoj.

 

    69-jara Sun Wenlan estas loĝanto de la komunumo. Antaŭe ŝi ofte vizitis tiel nomatan kurson pri sanprotekto, kaj elspezis multe da mono por aĉeti "sanigajn produktaĵojn", malgraŭ la konsiloj de siaj gefiloj. La riĉenhavaj aktivaĵoj de la "Feliĉa Domo", kiel dancado, naskiĝtaga festado, vojaĝoj ktp, ŝanĝis ŝian vivon, igis ŝin pli optimisma kaj havigis al ŝi multajn novajn amikojn. Nun ŝiaj gefiloj estas trankvilaj, ĉar ili scias, ke se ilia patrino ne estas hejme, ŝi certe estas en la "Feliĉa Domo".

 

Naskiĝtaga festo en la "Feliĉa Domo" (foto de Wang Diyuan)

 

    65-jara Jiang Shufen diris, ke ŝi restas en la "Feliĉa Domo" preskaŭ ĉiutage kaj havas bonajn interrilatojn kun aliaj maljunuloj. Ŝi ankaŭ ofte kunportas manĝaĵojn, kiujn ŝi mem preparis, al ili por gustumo. Kvankam ŝi vivas sole, tamen ŝia vivo estas nesola. Ŝiaj gefiloj laboras en aliaj urboj kaj ne povas reveni por festi ŝian naskiĝtagon. Do ili petas la "Feliĉan Domon" tion fari.

 

Riĉa vivo de maljunuloj en la "Feliĉa Domo" (foto de Wang Diyuan)

 

    Vivzorgo

 

    La avino Wang Xiulan sole vivas. Iutage en marto ŝi eliris el sia loĝejo neportante ŝlosilon. Ŝi estis tre maltrankvila, ĉar ŝi ne memoras telefonnumeron de sia filo, kaj ŝi venis al la "Feliĉa Domo" por peti helpon. La domo havas kontaktan manieron de la familianoj de pli-ol-80-jaruloj en la komunumo, kaj laboranto telefonis al ŝia filo. Tiel ŝia malfacilo estis solvita kaj pro tio la maljunulino estis tre kortuŝita.

 

Tabulo pri aktivaĵoj en la komunumo Lingdong (foto de Wang Diyuan)

 

    La onklo Jiang venis al la "Feliĉa Domo" por peti al sia patro 100-juanan senpagan servon, monhelpatan de la registaro al pli-ol-80-jaruloj.

 

    La "Feliĉa Domo" liveras ankaŭ aliajn elekteblajn seriajn servojn, inkluzive de tri manĝoj ĉiutage, purigo de ĉambroj, hartondado, banado en publika banejo, lavado de vestoj, loĝistika servo, helpo en pago por publikaj servoj kaj hejmlabora servo laŭhora.

 

    Nun la "Feliĉa Domo" kreas novajn oportunojn por ke lokaj maljunuloj pli multe profitu. La maljunuloj en la "Feliĉa Domo" vere vivas en feliĉo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio