Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Retrorigardo de pintkunvenoj de BRICS-landoj (I)
2017-08-16

 

    La Naŭa Pintkunveno de BRICS-landoj okazos en Xiamen de Ĉinio en septembro. BRICS-landoj estas la plej potencialaj landoj en la mondo. La totala malneta enlanda produkto de BRICS-landoj rilate al la monda kreskis de 15% en 2008 ĝis 22% en 2015, kaj tio signifas, ke ĝi eble superos la ekonomion de Usono. Ni retrorigardu la fruktojn de la antaŭaj ok pintkunvenoj de BRICS-landoj.

 

 

    La Unua Pintkunveno de BRIC-landoj

    Dato: Junio 2009

    Loko: Yekaterinburg de Rusio

    Partoprenantoj: BRIC-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio

    Fruktoj: La kunveno oficiale komencis la mekanismon pri kunlaboro inter BRIC-landoj. En la komuna deklaro la kvar landoj alvokis starigi plurflankan monsistemon por altigi la parolrajton kaj reprezentivecon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj en internaciaj financaj institucioj, kaj promesis puŝi reformadon de internaciaj financaj institucioj por ke ili reflektu la ŝanĝiĝojn de la monda ekonomio.

 

 

 

    La Dua Pintkunveno de BRIC-landoj

    Dato: Aprilo 2010

    Loko: Braziljo de Brazilo

    Partoprenantoj: BRIC-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio

    Fruktoj: La kvar gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri situacio de monda ekonomio kaj financo, reformado de internaciaj financaj institucioj, klimata ŝanĝo, dialogo kaj kunlaboro, kaj publikigis komunan deklaron. En la deklaro la kvar landoj anoncas la decidon akceli la detalajn rimedojn pri kunlaboro kaj kunordigo de BRIC-landoj, kaj mekanismo pri kunlaboro inter BRIC-landoj estis fundamente formita.

 

 
 

    La Tria Pintkunveno de BRICS-landoj

    Dato: Aprilo 2011

    Loko: Sanya de Ĉinio

    Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio

    Fruktoj: La unuafoja partopreno de Sud-Afriko ŝanĝis BRIC-landojn en BRICS-landojn. Ili diskutis pri la estonta kunlaboro, decidis profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampoj de financo, pensbankoj, industrio kaj komerco, scienco kaj teknologio, energio kaj tiel plu, kaj reasertis, ke la regstrukturo de la internaciaj financaj institucioj reflektu ŝanĝiĝojn de la ekonomia strukturo tutmonde.

 

 

    La Kvara Pintkunveno de BRICS-landoj

    Dato: Marto 2012

    Loko: Nov-Delhio de Barato

    Partoprenantoj: BRICS-landoj -- Brazilo, Rusio, Barato, Sud-Afriko kaj Ĉinio

    Fruktoj: BRICS-landoj alvokis reformadon de la monda administrado, starigon de pli reprezenta internacia financa strukturo, altigi voĉrajton kaj reprezentivecon de evoluantaj landoj, realigi reformojn pri regado kaj kvoto laŭplane antaŭ la jaraj kunvenoj de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko en 2012.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio