Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu artefarita inteligenteco bezonas leĝojn?
2017-08-16
 

    La rapida disvolviĝo de artefarita inteligenteco alportas ĝian praktikan aplikiĝon. Sed dum pli kaj pli reduktiĝas la risko de misaĵoj en komputado de datumoj kaj similaj, estas alportataj ankaŭ novaj riskoj: ekzemple, senpilota stirado unuflanke povos signife redukti la mortokvanton pro trafikaj akcidentoj kaŭzataj de laciĝo aŭ eraro de piloto, sed aliflanke eventuale alportos fatalajn akcidentojn pro entrudiĝo en la interreton.

 

    Krome artefarita inteligenteco povas havi negativan efikon en mastrumado de la socio, leĝa sistemo, registara reguligado kaj eĉ socia etiko, elvokante zorgojn de la socio. Ekzemple, ju pli inteligenta fariĝos artefarita inteligenteco, des pli homecaj fariĝos maŝinoj tiel pligrandigante sian influon sur la geedza institucio, la familia etiko kaj similaj.

 

 

    Ĉu la funkciado de artefarita inteligenteco devos ricevi reguligon pere de la leĝdonado? Chen Tao, advokato de leĝa oficejo en Pekino, diris ke la artefarita inteligenteco povos esti integrita en la homajn produktadon kaj vivon, kaj ĝia uzado etendiĝos al loĝistiko, agrikulturo, edukado, fabrikado kaj aliaj kampoj. Tio certe necesigos alĝustigon de la koncernaj interrilatoj per leĝoj, aliokaze la socio falos en grandan kaoson.

 

    Alia advokato Hao Ming rimarkigis, ke la laŭleĝa regado de la lando postulas antaŭ ĉio starigon de koncernaj leĝoj. Se estus neniu reguliga leĝo en la kampo de artefarita inteligenteco, aperus tie vakuo. Nur kun la alĝustigoj pere de leĝoj la sociaj ordo kaj stabileco povos esti garantiataj kaj la protekto de justeco provizata.

 

    La leĝa reguligo de artefarita inteligenteco povos ne nur malaltigi kaj regi la riskojn dum la disvolviĝo de artefarita inteligenteco, sed ankaŭ antaŭenigi kaj garantii ĝian evoluon.

 

    "La premiso de la leĝdono estas komprenado de la sciencaj leĝoj pri artefarita inteligenteco," aldonis Chen Tao. Laŭ li la enkonduko de koncernaj leĝoj kaj politikoj postulas plenan komprenon kaj praktikon de la scienco pri artefarita inteligenteco. Li opinias, ke nuntempe la teknologio de artefarita inteligenteco kaj ĝiaj produktoj estas ankoraŭ ne maturaj. Nun estas la prepara, esplora, akumula kaj ankaŭ antaŭeniga fazo por la leĝoj pri artefarita inteligenteco, tial leĝoj por antaŭenigi la evoluon de artefarita inteligenteco povas esti unue formulitaj.

 

 

    La leĝdonado pri la industrio de artefarita inteligenteco postulos apartan "leĝon pri artefarita inteligenteco" kun relative kompletaj sistemo kaj strukturo, kaj ankaŭ kunordigon kaj kompletigon de rilataj leĝoj en malsamaj kampoj. Necesos ankaŭ altgradigi artefaritan inteligentecon al la nivelo de nacia strategio, kaj tio sendube helpos nin fari gravan paŝon por starigo de la rilataj leĝoj.

 

    "Niaj leĝoj devas esti kun la ritmo de la tempo. Kiam necese, ni devas kompletigi ilin laŭeble plej rapide. Nun en la kampoj de senpilota stirado kaj serva robotiko, artefarita inteligenteco jam signife influas nian vivmanieron." Hao Ming proponas, ke la leĝdonaj institucioj donu prioritaton al la kampoj rilataj al la popola vivo, tial la laboroj por starigi koncernajn leĝojn devas esti komencitaj antaŭ ĉio en la kampoj de senpilota stirado kaj serva robotiko.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio