Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis la lasta ĉina seks-sklavino procesinte kontraŭ Japanio
2017-08-15

    La 14-a de aŭgusto estis la monda memortago pri seks-sklavinoj. En tiu tago okazis funebraĵoj de la 90-jara ĉina virino Huang Youliang, la lasta sekssklavino de ĉina ĉeftero, kiu estigis proceson kontraŭ Japanio pro la abomenaĵoj, de kiuj ŝi estis viktimo. Nun sur la ĉina ĉeftero ĉiuj, kiuj estigis tian proceson, ne plu vivas.

 

Huang Youliang dum sia vivdaŭro en sia hejmo en Hainan
 

    En 1941, japanaj trupoj invadis la hejmlokon de Huang Youliang. Oktobre de la sama jaro, 15-jara Huang estis sekse agresita hejme post sia laboro en la kampo. La japanaj trupoj lasis Huang en seks-sklavinejo, kie ŝi estis malmilde traktita kaj humiligita. Multaj aliaj seks-slavinoj ne povis tion toleri kaj sin mortigis.

 

    Alia viktimo, nomita Zhuo Tianmei, estas 92-jara. Ŝi ne nur estis seks-sklavino de la japanaj trupoj, sed ankaŭ respondecis pri akvo-portado, vestolavado kaj kuirado por ili. Post la kapitulaco de Japanio en la 2-a Mondmilito ŝi hejmen revenis.

 

La 92-jara Zhuo Tianmei
 

    Dum la agresado de Japanio al Ĉinio, pli ol 200 mil ĉinaj virinoj perforte iĝis seks-sklavinoj de japanaj trupoj. En 2001, Huang Youliang kun Chen Yabian (kiu forpasis la 11-an de majo ĉijare) kaj aliaj 6 seks-sklavinoj estigis proceson kontraŭ Japanio. En 2010, la fina juĝo de japana tribunalo deklaris malsukceson de ĉinaj akuzantoj. Huang Youliang atendis por sia tuta vivo, sed ne ricevis de Japanio pardonpeton kaj justecon.

 

Chen Yabian (maldekstre) kaj Huang Youliang protestas kontraŭ Japanio.
 

    La 14-an de aŭgusto, en Ĉinio, publike prezentiĝis la dokumenta filmo Dudek Du, kiu rakontas pri la statoj de ĉinaj postvivantoj de seks-sklaveco de japanaj trupoj. Huang Youliang estis unu el la 22 roluloj en la filmo. Nun, nur 8 virinoj el ili ankoraŭ vivas. La aliaj 14 jam forpasis.

 

Afiŝo de la dokumenta filmo Dudek Du
 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio