Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunluaj bicikloj eble estos malpermesitaj en Aŭstralio
2017-08-15
 
 
    Kvankam kunluaj bicikloj estas ege oportunaj, ili kaŭzas novan problemon: kontraŭregula lasado. Tio okazas ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj.

 

 

    oBike, firmao pri kunluaj bicikloj el Singapuro, estigis negocon en Melburno, aŭstralia urbo. La singapura kompanio deklaris, ke oBike ne postulas redonon en difinitaj parkejoj, tial ĝi havas avantaĝon kompare kun bluaj bicikloj de Reĝa Aŭto-Klubo de Viktorio en Aŭstralio.

 

 

    Ne estas necesaj parko-palisoj por oBike-bicikloj, kiuj povas esti parkitaj ie ajn. Sed kompare al ĝi, la blua biciklo postulas redonon en difinitaj lokoj.

 

    Bedaŭrinde nun tiu avantaĝo fariĝas granda malavantaĝo.

 

 

    Laŭ fotoj publikigitaj en socia amaskomunikilo, kunluaj bicikloj en Aŭstralio estis ĵetitaj en Yarra-Riveron kaj lasitaj apud fervojo. Multaj bicikloj estis metitaj sur transpasejojn por piedirantoj. Unu estis eĉ lasita sur tegmento de publika necesejo. Homoj plendas, ke laŭvola kaj malorda lasado de kunluaj bicikloj blokas la trafikon kaj okupas parkejojn de aliaj lueblaj bicikloj.

 

    Pro tiu problemo, melburna urbestro Robert Doyle diris, ke li ne plu toleras la malordan parkadon. Doyle implicis, ke li eble forigos oBike-biciklojn, krom se la singapura kompanio povos preni rimedojn por raciigi parkadon.

 

    Laŭ informoj, la melburna parlamento diskutas kun la singapura kompanio.

 

    Ankaŭ Amsterdamo kaj Londono planas malpermesi tiajn kunluajn biciklojn, ĉar ili jam fariĝis "poluo" de la urbo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio