Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinoj manĝas usonajn kokpiedojn: bona ekzemplo de reciproka profitigo
2017-08-15

 

    La 14-an de aŭgusto la brita ĵurnalo Financial Times publikigis artikolon titolitan "La amo de Ĉinio al kokpiedoj de Usono kiel recepto por perfekta negocado inter ambaŭ flankoj". La artikolo montras, ke la usonanoj ĉiujare formanĝas 9 miliardojn da kokoj sed ne iliajn piedojn. Dume en suda Ĉinio, ĉiujare oni importas 300 mil tunojn da kokaj piedoj por kuiri lokajn frandaĵojn. Tio estas perfekta parigo en la paradizo de libera negocado.


 

 

    La artikolo montras, ke tiu ĉi perfekta negoco povis realiĝi nur ĉi-jare per vendado de "kuirita kokaĵo" kaj kokaĵo en ladskatalo aŭ post fridigo. Por la malfermo de la ĉina merkato al usonaj kokpiedoj la du landoj trairis longan vojon, kaj aliflanke ankaŭ la kortobirda industrio de Usono malfermis sian pordon al kuiritaj kortobirdaĵoj de Ĉinio.


 

    En la artikolo oni skribis, ke dum multaj jaroj la ĉina merkato sin foje malfermis kaj foje fermis al la kortobirdaĵoj produktitaj en Usono pro la birda gripo kaj aliaj kaŭzoj, kaj tio nur helpis furiozon de kontrabandado. Kvankam indiferenta por la ĉinaj frandemuloj, tio tamen koncernis la profiton de usonaj kokaĵ-produktantoj, ĉar fakte dum la piedo de koko estas tute senvalora por plejparto da usonanoj, por la kortbirda industrio de Usono kun malgranda profito estas grandega diferenco inter la sukcesa forvendo de granda nombro da kokpiedoj al Ĉinio kaj rekta forĵeto en la usonan merkaton.

 

 

    La koka piedo en Ĉinio estas respekte nomata eĉ la "feniksa piedo", kaj ĝi havas grandan nutran valoron pro entenataj kalcio kaj kolageno. Ĝi povas ne nur moligi al ni sangvaskulojn sed ankaŭ beligi la vizaĝon. En suda Ĉinio "feniksaj piedoj" estas konata plado por bankedo, kaj la koncerna kuirarto estas sufiĉe kompleksa.


 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio