Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Lavendo-Bieno en dezerto
2017-08-14

    Ĉe la rando de la dezerto Maowusu, en Xingqing-distrikto de Yinchuan-urbo en Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en okcidenta Ĉinio, troviĝas Aiyi-a Lavendo-Bieno. Komence de aŭtuno, la brile bela kampo de floroj akre kontrastas la dezerton.

 

 

    La "maro de floroj" en la "maro de sablo" estas konstruita de Aiyi-a Lavendo-Bazo por ekologia turismo dum tri jaroj. Ĝi okupas 7.73 kvadratajn kilometrojn, inkluzive de 2.2 kvadrataj kilometroj da lavendo-plantejo kaj pli ol 0.2 kvadrataj kilometroj da ĝardeno, kie kreskas cento da specioj da floroj kaj herboj, kaj pli ol 20 specioj da arboj. En la bieno oni povas ĝui florojn en tri sezonoj kaj verdecon en la kvar sezonoj dum la jaro.

 

    Krom plantado de floroj kaj arboj por restaŭri la ekosistemon, la bieno ankaŭ kombinas aprezon de floroj kaj sperton de dezerto por altiri vizitantojn kaj tiel krei ekonomian profiton per la maniero disvolvi ekologion en la iama dezerto kie nenio kreskis.

 

    En la lokaj klimataj kondiĉoj, tieaj lavendoj floras du fojojn ĉiu-jare. Iliaj floroburĝonoj aperas respektive en majo kaj en la dua tagdeko de aŭgusto, kaj floras respektive en la tria tagdeko de junio kaj en la dua tagdeko de septembro.

 

    Dum la tempo, kiam lavendo ne floras, tie oni povas aprezi florojn de alispeciaj plantoj.

 

Floroj en la Lavendo-Bieno
 
Verbenoj florantaj en la Lavendo-Bieno 


Verbenoj florantaj en la Lavendo-Bieno


Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio