Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio

Medicina beligado en Ĉinio: la industrio kiu plej rapide kreskas
2017-08-11

 

    Tutmonde, la industrio de medicina beligado jam fariĝis la 3-a plej granda industrio, tuj post tiuj pri aŭtoj kaj aviado.

 

 

    Laŭ Raporto de la Industrio de Medicina Beligado en 2017, inter ĉiuj 2.5 personoj ricevintaj kosmetikon troviĝas 1 ĉino. Tre surpriziga estas la konstato, ke junuloj naskiĝintaj post la jaro 1990 estas la ĉefaj homoj, kiuj pagas por plibeligi sian aspekton.

  

    Pli kaj pli multaj ĉinoj volas pagi por havigi al si pli grandajn okulojn, pli altan nazon kaj pli glatan haŭton.

 

 

Injekto por ŝveligi la lipojn

 

    Medicina beligado ne plu estas servo liverita al malmultaj homoj.

 

    En Ĉinio junuloj ĉirkaŭ 25-jaraj estas la ĉefaj konsumantoj de medicina beligado, dum en Usono tiuj konsumantoj estas mezaĝuloj kiuj faras tion ĉefe por kontraŭmaljuniĝo.

 

    Kial la aĝo de ĉinaj konsumantoj de medicina beligado estas pli kaj pli malgranda? Eble tio rilatas al ilia karaktero kaj la ideo pri dungiĝo: junuloj ricevas beligadon ne nur por propra plaĉo, sed ankaŭ por trovi pli bonan laboron.

 

    Laŭ enketo farita inter ĉinaj konsumantoj, ili vizitas kuraciston pri beligado en ĉiu 3-6 monatoj.

 

    Se oni volas akiri informon pri medicina beligado, ili povas uzi aplikaĵon en poŝtelefono por serĉi la celatan beligan servon. La aplikaĵo rekomendas koncernajn produktojn al la uzanto, kiu ankaŭ povas legi taglibrojn de kosmetiko verkitajn de aliaj uzantoj. Tiel oni povas havi iom da konoj pri tiu beliga servo.

 

Poŝtelefona aplikaĵo pri medicina beligado

 

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio