TEJO kongresas en Afriko kaj elektis novan estraron |
2017-08-11 |
La 5-an de aŭgusto malfermiĝis en la urbo Aneho, en Togolando, la ĉi jara Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu por la unua fojo okazas en afrika lando. Dum la kongreso estis elektita de la komitato la nova estraro de TEJO, kun membroj el tri kontinentoj. Jen la novaj estraranoj de TEJO:
Prezidanto: Enric Baltasar, el Hispanio Vic-prezidanto 1: Konstanze Schönfeld (Tuŝka), el Germanio Vic-prezidanto 2: Francesco Maurelli, el Germanio Ĝenerala Sekretario: Hoan Tran (Ĝojo), el Vjetnamio
Kasisto: Mung Bui (Feliĉa), el Vjetnamio
Estrarano: Charlotte Scherping Larsson, el Germanio Estrarano: Doniben Jimenez Jaramillo, el Kolombio
La novaj estraranoj ĵus enposteniĝis por dujara oficperiodo. El Popola Ĉinio deziras fruktodonan laboron al la nova estraro de TEJO!
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: TEJO-retejo
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|