Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tertremo okazis en Jiuzhaigou-gubernio, Ĉinio
2017-08-10
 

    Je la 21a horo kaj 19 minutoj de la 8a de aŭgusto okazis 7,0-grada tertremo en Jiuzhaigou-gubernio de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Jiuzhaigou estas konata vidindejo en Ĉinio. Ĝis la 12a horo de la 10a de aŭgusto, 20 homoj mortis kaj 431 aliaj estis vunditaj.

 

    Preskaŭ 60 mil homoj estis evakuitaj

 

    Ene de 24 horoj post la tertremo, pli ol 8 000 turismaj aŭtobusoj forlasis la lokon; ĝis la 16a horo kaj 30 minutoj de la sekva tago, preskaŭ 60 mil turistoj kaj laborantoj estis evakuitaj al sekuraj lokoj.

 

 

    Sukurado el diversaj flankoj

 

    Vespere de la 8a de aŭgusto aeraj trupoj el okcidenta Ĉinio, kiu ĵus partoprenis la paradon en la trejna bazo Zhurihe en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio okaze de la 90a datreveno de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, ricevis telefonan alvokon por partopreni sukuradon en Jiuzhaigou. La trupoj tuj pretigis kvar militajn transportajn aviadilojn Y-9 por la savado!

 

 

    Departementoj de publika sekureco kaj tiuj de fajrestingo kolektis 723 oficirojn kaj soldatojn, 86 incendi-estingajn kamionojn kaj ok serĉ-hundojn el la provincoj Sichuan kaj Gansu al la tertrem-trafita loko.

 

    Vespere de la 8a de aŭgusto oficiroj kaj soldatoj de la sesa brigado de la aba-a taĉmento de Sichuan-a armita polico jam komencis la sukuradon en Jiuzhaigou-a vidindejo.

 

 

    La Ruĝa Kruco de Ĉinio disdonis vatitajn litkovrilojn, hejmsakojn kaj tendojn el magazeno de Chengdu al la lokanoj.

 

    La Ruĝa Kruco de Sichuan-provinco sendis savgrupojn al la katastrof-trafita loko, kaj la unua grupo veturis el Deyang-urbo.

 

 
 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio