Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu akvomelono nur estas frukto?
2017-08-10

    La urbo Pinghu de Zhejiang-provinco estas fama produktejo de akvomelonoj, kaj havas pli-ol-mil-jaran historion de kultivado de tiu frukto. Tie la akvomelono ne nur estas frukto por refreŝigi vin de la somera varmego sed ankaŭ estas uzata por rafinitaj pladoj en lokaj bankedoj.

 

 

    En Pinghu la tuta akvomelono, inkluzive de ĝiaj ŝelo, karno kaj semoj, estas uzataj por kuirado. Per la zorga laboro de majstro-kuiristoj ili transformiĝas en delikatajn pladojn.

 

 

    La ruĝe brilanta kaj samtempe diafana dolĉaĵo, farita el akvomelono kaj aloo, gustas mola kaj glata. Ĝi efikas ankaŭ por plibeligi vian haŭton.

 

 

    La malvarma plado nomiĝas "fascina ruĝa flamo". Ĝi aspektas kiel akvomelono sed fakte la ruĝa parto estas ĵeleo farita el akvomelono. Pro tio ĝi havas aromon de akvomelono sed sentiĝas kiel ĵeleo en la buŝo.

 

 

    Tiu ĉi plado estas farita per jena procezo: lavi akvomelonetojn en akvo kun glacio, kaj poste ilin trempi en suko farita el mielo, sezamsaŭco kaj salo. Oni povas tuj manĝi la akvomelonetojn trempitajn en la suko.

 

 

    Oni metas malgrandajn pecojn de akvomelona karno en farunon, ilin fritas kaj surŝutas per sezamoj, kaj faras ilin vinberformaj. La lasta procedo estas apudmeti al grapolo da vinberoj vitfoliojn faritajn el skulptita akvomelona ŝelo. Jen la bela kaj bongusta plado prezentiĝas antaŭ ni.

 

 

    Oni unue tranĉas ŝelon de akvomelono en maldikegajn fadenojn kun la gusto de nesto de salangano. Sekve al la plado estas aldonita skulptita karno de akvomelono, kiu reprezentas la lokan vidindaĵon "Turo Baoben". Tiel ĝi fariĝas kombinaĵo de bongusto kaj beleco.

 

 

    La plado ŝajnigita kiel freŝa floro kun pistiloj ankaŭ estas farita el akvomelono. Ĝi konsistas el folioj faritaj el ŝelo de akvomelono, petaloj faritaj el ĝia karno en la formo de kupreroj, kaj pistiloj el senŝeligitaj salikokoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio