Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pliboniĝas Interna Mongolio de Ĉinio
2017-08-08
 

    Ĉasistoj de la ĉina nacio evenko en Aoluguya de Interna Mongolio estis la lasta ĉas-tribo de Ĉinio. Antaŭe ili loĝis en profunda arbaro kaj vivtenis sin per ĉasado kaj bredado de boacoj. Pro malboniĝo de ekologia medio, la loka registaro decidis transloĝigi ilin.

 

 

    En 2003 la ĉasistoj transloĝiĝis el arbaro al la okcidenta antaŭurbo de Genhe-urbo ĉe piedo de monto. Nun ili bredas boacojn, disvolvas turismon kaj ĝuas la modernan vivon.

 

 

    Ĉi-jaro estas la 70-jariĝo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. La 8an de aŭgusto en Hohhot okazis ceremonio celebre al la 70a datreveno de la fondiĝo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĝin ĉeestis la delegacio de la centra registaro gvidata de Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

 

 

    En la pasintaj 70 jaroj divers-nacianoj en Interna Mongolio travivis multajn ŝanĝojn sub la gvido de la sistemo pri regiona nacia aŭtonomio. En la pasintaj 70 jaroj, historiaj progresoj efektiviĝis en la ekonomia kaj socia disvolviĝo. En la pasintaj 70 jaroj, la malneta produkto de Interna Mongolio 642-oble kreskis, kaj la pokapa malneta produkto preskaŭ 145-obliĝis.

 

 

    En la historio la antikva Tea Vojo estis la vojo de Azi-Eŭropa komerco. Nun tra Interna Mongolio trajnoj kuras el Ĉinio al Eŭropo, baldaŭ okazos la dua Ĉin-Mongola Ekspozicio, kaj glate iras la disvolvado de ĉin-mongol-rusa kunlabora pionira zono en Hulun Buir.

 

 

    Ĉe la 4 200-kilometra landlimo estas 18 trapasejoj al fremdaj landoj. Pro unika regiona avantaĝo, Interna Mongolio grandpaŝe marŝas al pli granda kaj pli vasta kampo.

 

 

    Dezertiĝo minacas du trionojn de la landoj kaj kvinonon de la populacio en la mondo. Ankaŭ Interna Mongolio multe suferis de dezertiĝo. Tamen la tiea popolo klopodis dum dekoj da jaroj kaj esploris verdan disvolvan vojon. Pro tio la areo de dezertiĝo kaj sabliĝo malkreskis dum la lastaj dek jaroj.

 

 

    En septembo en Ordos de Interna Mongolio okazos la 13a Sesio de Kunveno de la Partioj al Konvencio de UN por Batalo kontraŭ Dezertiĝo kaj la sesa Hobq-a Internacia Dezert-Forumo. Interna Mongolio faros siajn kontribuojn por traktado de dezertiĝo kaj klimata ŝanĝo.

 

 
 
 
 
 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio