Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Germana gazeto Focus: Ĉinio transformiĝas al pintteknika centro
2017-08-07
 

    La 6-an de aŭgusto la germana semajna gazeto Focus publikigis artikolon, kiu montras ke Ĉinio rapide transformiĝas de simpla fabriko de malmultekostaj varoj al pintteknika produktejo .

 

    La artikolo titolita "La plano de Ĉinio fariĝi grandpotenco" diris, ke Ĉinio "hieraŭ imitante aliajn landojn produktadis, dum hodiaŭ la lando estas jam fandejo de novaj konceptoj; hieraŭ la lando kreadis plastajn ludilojn, dum hodiaŭ ĝi ellaboras softvarojn". Ĉinio investas duilionojn da usonaj dolaroj en ŝlosilaj teknikoj: tiuj de trajnoj, satelitoj, raketoj, aviadiloj, aŭtomobiloj kaj robotoj.

 

    Nun la plej granda rapido de ĉinaj trajnoj povas atingi 400 kilometrojn pohore, tiel ke la distanco de 1200 kilometroj inter Pekino kaj Ŝanhajo povas esti trapasita nur en kvar horoj kaj duono. Cetere la ĉina kompanio CRRC posedas ĉiujn patentrajtojn pri la ĵus finproduktita grandrapida trajno Fuxing.

 

 

    La artikolo analizis, ke normale ĉinaj firmaoj en la konkurenco povas akiri subtenojn de la registaro, kaj tiel plej ofte trovas sin en favora situacio.

 

    Ĉinio pretigis projekton por la venontaj kelkdek jaroj devontigante sin fariĝi grandpotenco de la mondo. Tiucele la lando projektis la strategion "fabrikita en Ĉinio 2025" esperante, ke estonte ĝi povos anstataŭigi importadon el aliaj landoj per sia propra kreiveco. Ĝis 2049, la centjariĝo de la nova Ĉinio, la lando akiros la strategian statuson de "industria superpotenco".

 

    Laŭ rilata artikolo de la ĉina Ekonomia Tagĵurnalo (Jingji Ribao), "fabrikita en Ĉinio 2025" estas malsama ol iamaj rimedoj por disvolvi produktajn industriojn en tio, ke la unua pli multe zorgas pri la konstruado de fundamenta kapablo kaj tiu de industria ekologio, kaj ĝuste tiu ĉi punkto de la projekto elvokis komentojn de pluraj fremdlandaj amaskomunikiloj.

 

    "Fabrikita en Ĉinio 2025" celas antaŭenpuŝi la transformiĝon de Ĉinio de lando de produktado al tiu de kreivo, kaj tion akompanos la transformiĝo de la ĉina rapido al la ĉina kvalito kaj tiu de normalaj produktaĵoj al prestiĝaj markoj. Ĉinaj fakuloj diris, ke nun "la prizorgo de rapido jam estas transiranta al tiu de kvalito, sed la kreiveco kaj la starigo de markoj ankoraŭ bezonas novigadon de mekanismoj, teknologian noviĝon surbaze de postuloj de konsumantoj, altigon de normoj kaj konoj, kaj longperiodan klopodadon".

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio