Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Granda pando naskis siajn idojn en Francio
2017-08-07
Huanhuan
 
La ĵusnaskita pandido
 

    Vespere de la 4-a de Aŭgusto, ĉina granda pando Huanhuan vivanta en la franca Beauval-bestoĝardeno naskis siajn ĝemelojn. Bedaŭrinde unu el ili mortis nelonge post naskiĝo, sed la alia estas en tre bona stato, kun la pezo de 142 gramoj. Huanhuan kaj ĝia ido sin prezentos al la publiko post 2-3 monatoj.

 

    En la jaro 2012, Huanhuan kaj la vira partnero Yuanzi venis al Francio el Ĉinio, markinte bonan ŝanĝon de ĉin-francaj rilatoj.

 

Raporto de BBC
 

    Antaŭ nelonge brita amaskomunikilo BBC publikigis artikolon kun la titolo "Diplomatio de Granda Pando: ĉu la plej aminda paciganto de Ĉinio?", kiu substrekas tion, ke Ĉinio ne plu donacas grandajn pandojn, sed anstataŭe ilin luigas ĉar ilia prezo multe altiĝis.

 

    Sed BBC ignoris la fakton, ke la vivmedio de grandaj pandoj plu malboniĝis kaj la kvanto de ili multe reduktiĝis. Samtempe ili neglektis, ke estas malfacile nutri grandajn pandojn, kiuj troviĝas en malbona stato vivantaj ekster Ĉinio.

 

     Aliaj kritikis, ke granda pando fariĝis varo, per kiu Ĉinio akiras monon kaj profiton. La ĉiujara lupago de miliono da usonaj dolaroj ŝajnas altkosta, tamen Ĉinio uzas tiun monon por multe investi en la protektado kaj nutrado de grandaj pandoj!

 

    Rigardi grandan pandon kiel ilo de diplomatio ne nur vundas la senton de grandaj pandoj, sed ankaŭ faras damaĝon al la altvalora amikeco malantaŭ la scienca interŝanĝo pri grandaj pandoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

La mapo de grandaj pandoj vivantaj ekster Ĉinio
 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio