Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandanoj: ĉinaj poŝtelefonoj estas neimageble bonaj
2017-08-04
    Kun la leviĝo de la ĉina ekonomio, "Fabrikita en Ĉinio" fariĝis brila nomkarto kaj ĉinaj poŝtelefonoj estas ŝatataj de pli kaj pli multaj uzantoj en- kaj eksterlandaj.

 

 

    Kompara bildo pri vendokvanto de ĉinaj saĝaj poŝtelefonoj en la dua trimestro de 2016 kaj en la sama periodo de 2017 (donitaĵoj el Counterpoint)

 

    Laŭ raporto el Canalys, fimao pri analizo de tutmonda teknologia merkato, aperigita en la 25-a de julio, en la dua trimestro de ĉi tiu jaro la merkata kvoto de la poŝtelefono iPhone en Ĉinio daŭre malkreskis kaj falis al la 5-a loko, dum tiu de ĉinaj poŝtelefonoj surprize atingis 87%.

 

La vendokvanto de la poŝtelefono iPhone surprize malpliiĝis (el BBC)

 

Donitaĵoj el IDC kaj Counterpoint

 

    Antaŭ kvin jaroj, Samsung kaj iPhone respektive okupis la unuan kaj la trian lokon de vendokvanto de poŝtelefonoj en ĉina merkato, sed nun ĉinaj markoj superis ilin.

 

Donitaĵoj el IDC kaj Counterpoint

 

    Kiel ĉinaj markoj estas en internacia merkato? En la unua trimestro de la kuranta jaro ĉinaj Huawei, OPPO kaj vivo estis inter la unuaj kvin lokoj en la listo de vendokvanto de saĝaj poŝtelefonoj en la mondo, post Samsung kaj iPhone.

 

    En Hindio ĝis novembro 2016 la vendokvanto de ĉinaj poŝtelefonoj okupis 51% de la totala vendokvanto de poŝtelefonoj en la lando. En oktobro 2016 la kvoto de ĉina marko ZTE en la poŝtelefona merkato de Rusio unuafoje superis tiun de iPhone, okupante la duan lokon nur post Samsung. En Eŭropo, Huawei fariĝis la marko kun plej rapida kresko de kvoto en merkado kaj ĝia vendokvanto en la unua duonjaro de 2016 duobliĝis. En Afriko ĉinaj markoj de poŝtelefonoj TECNO,itel kaj Infinix estas konataj de multaj homoj kaj ilia merkata kvoto en kelkaj landoj superis 40%。

 

    La hindia retejo Livemint komentis, ke la sukceso de ĉinaj markoj rezultas de iliaj bonaj funkciado kaj prezo, bona sperto de uzantoj, utiligo de la 4-generacia teknologio kaj atento al la rolo de fotilo en ĉiutaga vivo de konsumantoj.

 

    "Ĉinaj saĝaj poŝtelefonoj havas belan aspekton, bonan prezon kaj specialajn funkciojn. Tiujn trajtojn ne posedas usonaj poŝtelefonoj." Usona novaĵ-retejo CNN konstatis en sia artikolo, ke antaŭe plejparto de saĝaj poŝtelefonoj venditaj en Usono estis el Korea Respubliko, Japanio kaj Kanado. Sed nun tiu situacio ŝanĝiĝis. Ĉinaj firmaoj ellaboris siajn planojn pri eniro en usonan merkaton kaj pretiĝas por konkuri kun iPhone kaj Samsung, kiuj havas grandan merkaton en tiu lando.

 

    Pli kaj pli multaj eksterlandaj konsumantoj anstataŭigis iPhone kaj Samsung per Huawei kaj OPPO. En Facebook-paĝo de poŝtelefonoj Huawei kaj OPPO, multaj retumantoj esprimis siajn ŝatojn al ĉinaj poŝtelefonoj.

Mi aĉetis Huawei P10, tre bona, speciale la kamerao.

 

Mi ŝatas mian poŝtelefonon Huawei Mate9. Ĝi estas kaj rapida kaj granda.

 

Huawei estas neimageble bona poŝtelefono.

 

Mi esperas, ke OPPO estos reĝo en la mondo.

 

OPPO F3 estas la plej bona poŝtelefono por memfotado!

 

    Kelkaj fremdlandaj retumantoj, kiuj neniam uzis ĉinajn poŝtelefonojn, atendas por sperti la ĉarmon de ĉinaj poŝtelefonoj.

 

Kiam Huawei P9 kaj P10 enmerkatiĝos en Niĝerio?

 

Kiam en Pakistano?

 

Ĉu OPPO estas vendata en Britio? Aŭ interrete? Mi ne povas trovi ĝin!

 

    Nun ĉinaj poŝtelefonoj ne plu estas pronomo de kopiaĵo kaj malaltkvaliteco, kaj estas produktaĵoj altteknologiaj kaj bondesegnitaj. Tio estas evidenta por ĉiuj en la mondo. "La nova silica valo aperis en la Oriento, ĉinaj renovigaĵoj estas pretaj por konkuri kun la pintaj altteknikaj markoj de la mondo." Tiel komentis Wired, konata usona gazeto pri tekniko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio