Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kulturo aldonita al la filmo Tero: Miriga Tago
2017-08-04

    La 11an de aŭgusto en Ĉinio debutos la filmo Tero: Miriga Tago, daŭrigo de la konata dokumenta filmo Tero farita de Brita Brodkasta Kompanio. Ĝi ankaŭ estas la unua kunlabora filmo ekde subskribo de la interkonsento pri kunproduktado de filmoj inter Ĉinio kaj Britio.

 

 

    Aldono de ĉina kulturo

 

    Malmultaj specioj el Ĉinio estis filmitaj, tamen spektantoj povas percepti la ĉinan kulturon. Ekzemple, en la filmo estas efemero, kies vivo daŭras unu tagon post tri-jara kovado sur riverlito. Kortuŝa estas la sceno, kiam kvin milionoj da efemeroj samtempe naskiĝas kaj dancas por pariĝo en iu hungara rivero. La reĝisoro de la filmo Fan Lixin aldonis la klarigon, ke unu banala tago estas la tuta vivo de efemero. Li diris, ke tiu parto estas lia plej ŝatata.

 

 

    Tri-jara filmado

 

    Du trezoraj specioj el Ĉinio aperas en la filmo. Kompreneble granda pando estas la unua elekto. Grandpanda bebo estas malfacile kameraita el proksimo, kaj kameraistoj devas surhavi pezan "grandpandan veston", kun ekskremento de ĝia patrino ekstere, por trompi la bebon kaj sukcese filmi ĝin.

 

 

    Ankaŭ la unika trezora specio de Ĉinio blankkapa presbito estas malfacile fotebla. Tiuj bestoj estas tiom valoraj kiel grandaj pandoj, tamen ne tiel konataj, ĉar estas malfacile foti ilin. Ili timas malhelon. En vespero ili riskas siajn vivojn, grimpas sur klifojn kaj sin kaŝas. "Dum 20 tagoj ni uzis senpilotajn aviadilojn. Iom post iom ili alkutimiĝis al la bruo de la aviadiloj kaj ni povis filmi ilin dum saltado sur klifoj en proksima pozicio."

 

    Bona epoko por dokumenta filmo pri naturo

 

 

    En la lastaj jaroj pliboniĝis la merkato pri dokumentaj filmoj en Ĉinio. La enspezo de biletoj por la filmo Naskitaj en Ĉinio lastjare superis 60 milionojn da juanoj, rekordo de enlanda dokumenta filmo. Aliaj du dokumentaj filmoj, Majstroj en Malpermesita Urbo kaj Mordo de Ĉinio, ankaŭ estas popularaj. Fan Lixin ekscite diris, ke eble nun estas la plej bona epoko por dokumentaj filmoj pri naturo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio