Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Palpebrumo helpos vin (mal)ŝalti elektrajn aparatojn
2017-07-31
 

    Lastatempe ĉina sciencisto anoncis, ke lia teamo sukcese evoluigis novan sentilon, kiu estas metita sur okulvitroj por detekti palpebrumon. La sentilo utiligas palpebrumon por plenumi diversajn ĉiutagajn taskojn kiaj (mal)ŝaltado de elektraj hejmaj aparatoj. "Tiu ĉi tekniko kvazaŭ donas al ni la trian manon", diris Hu Chenguo, unu el la respondeculoj de la koncerna esplora projekto kaj profesoro de la Chongqing-a Universitato en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Ŝi diris ke, se la manoj estas okupitaj al normala homo, li aŭ ŝi povas uzi la novan teknikon de hom-maŝina interago por regi elektrajn aparatojn. La sama tekniko donas oportunon ankaŭ al homoj senigitaj je libera movado de la korpo pro tiaj malsanoj kiaj muskol-atrofia latera sklerozo. Oni planas estonte esplori eblon enmeti la sentilon ankaŭ en diversajn partojn de la homa korpo por provi tiamaniere regi inteligentajn robotojn.

 

    Krom la regado de (mal)ŝalto de elektraj aparatoj, la tekniko ebligas ankaŭ tajpadon de vortoj en la virtuala interfaco de hom-maŝina interago. Ĝi ebligas ekzemple tajpadon de anglalingvaj vortoj kaj spacetoj, tiel ke fine la vortoj formu frazon. La sentilo estas tiom sentiva kaj stabila, ke tia tasko povas esti tre precize plenumita.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan  

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio