Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malĉifro de antikvaj ĉinaj skriboj
2017-07-27

    Unue ni havu teston. Ĉu vi rekonas la subajn skribaĵojn?

 

 

    Fakte, la ses skribaĵoj havas la saman signifon. Ĉu ĝi estas la skribaĵo "猫"? Ne, ĝi estas la enskribo "鼎" (tri aŭ kvarpieda bronza kuirkaldrono) sur testudkarapacoj aŭ bestostoj. Malfacile!

 

    La eltrovo kaj esploro de enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj komenciĝis antaŭ 110 jaroj, tamen rekono de tiuj enskriboj estas delonge malmulte atentata en Ĉinio.

 

    Lastatempe la Nacia Muzeo de Ĉinaj Skriboj publikigis anoncon: esploro pri malĉifro de nerekonita enskribo povas ricevi rekompencon de 100 mil juanoj por unu enskribo, post konfirmo de taksado de fakula komitato; kaj nova klarigo pri disputata enskribo povas ricevi rekompencon de 50 mil juanoj por unu enskribo, post konfirmo de takso de la fakula komitato.

 

    Ne pensu, ke la rekompenco estas facile ricevebla, ĉar la muzeo diris, ke la esploro per nur konjekto aŭ sen scienca bazo ne estos taksita.

 

    Kiel iras la esploro pri tiuj enskriboj? Kiuj duboj devas esti solvitaj?

 

    Aspekto de enskriboj

 

 

    Kompreneble, ili estas nur parto de la enskriboj.

 

    Kiom da enskriboj bezonas malĉifron?

 

    Enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj estas la plej fruaj ĉinaj skriboj. Ili registris la politikon kaj ekonomion de Shang-dinastio, precipe la antaŭdiron de fortuno kaj misfortuno en la reĝa familio en la malfrua periodo de Shang-dinastio ( ĉ. la 14a ĝis la 11a jarcento a.K.). La enskriboj estis unuafoje malkovritaj en 1899, kaj plejparto en Yin-ruinoj en Anyang de Henan-provinco.

 

    Ĉirkaŭ 4 000-5 000 enskriboj estas eltrovitaj ĝis nun.

 

    Ĉirkaŭ 1 500 enskriboj estas rekonitaj. Ekzemple,

 

 

    Preskaŭ 3 500 enskriboj bezonas rekonon. Ekzemple,

 

 

    Tiuj enskriboj eble ne povas respondi al la nunaj ĉinaj ideogramoj, tamen la struktura karaktero kaj verkaĵo estas legeblaj en skribita lingvo.

 

    Ĉu la enskriboj estas hieroglifoj?

 

    Ni vidu tiujn enskribojn.

 

 

    Ŝajne ili estas hieroglifoj... Ĉu la enskriboj estas facile malĉifritaj per konjekto? Miskompreno! Oni uzis figurojn de homo kaj bestoj kaj kunmeton de du apartaj skribaĵoj en tiuj enskriboj. Ili estas maturaj skriboj, ne simplaj hieroglifoj.

 

    Tial la esploro de la enskriboj devas esti bazita sur analizo de formo de la enskriboj, ne konjekto.

 

    Ĉu homoj el Shang-dinastio skribis nur sur testudkarapacoj kaj bestostoj? Malĝuste! Enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj estis nur parto de la skriboj tiutempe. En Shang-dinastio oni skribis per peniko sur argilaĵo kaj jado, kaj ili havis la samajn formojn kaj strukturojn kiel la enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj. Bedaŭrinde, la enskriboj sur argilaĵo kaj jado estis malfacile konservitaj pro la tera kondiĉo subtere, kaj nur la enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj estis postlasitaj.

 

    Signifo

 

    Eĉ malĉifro de unu enskribo havas gravan signifon al historia esploro.

 

 

    Malĉifri unu substantivon aŭ verbon povas helpi malĉifron de multe da aliaj enskriboj kaj pli bone koni la historion.

 

    Unua eltrovanto

 

Wang Yirong (1845-1900) estis ĉina epigrafisto, kolektisto kaj kaligrafo en moderna tempo.
 

    En 1899 Wang Yirong aĉetis krudan medikamenton nomitan drakoston en apoteko. Post esploro, li konfirmis, ke la enskriboj kiel bildoj sur la medikamento estis la enskriboj sur testudkarapacoj aŭ bestostoj en Shang-dinastio. La eltrovo faris sensacion en la akademia rondo, ĉar tio puŝis la historion de ĉinaj ideogramoj pli fruen ĝis Shang-dinastio, kaj li fariĝis fondinto de esploro de la enskriboj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio