Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj ses aŭtoentreprenoj estas enlistigitaj en la liston de 500 potencaj entreprenoj de la mondo
2017-07-26

 

    La 20-an de julio la gazeto Fortune publikigis la liston de 500 potencaj entreprenoj de la mondo en 2017.

 

    La japana kompanio Toyota, kiu superis la germanan Volkswagen, gajnis ĉampionecon de aŭtoindustrio pro la vendsumo de 254,694 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

 

    Ses ĉinaj aŭtoentreprenoj en la listo

 

    La nombro de ĉinaj kompanioj en la listo kreskis en la sinsekvaj 14 jaroj. Ĉi-jare la nombro atingis 115, kun kresko je 5 kompare kun tiu en 2016, nur post Usono kun 132. La nombro de aŭtoentreprenoj estas samaj al tiu en 2016. La ses enlistigitaj ĉinaj aŭtoentreprenoj estas: Saic Motor, Dongfeng Automobile, China FAW Group Corporation, BAIC Group, GAG Group kaj Geely Automobile.

 

    Saic Motor en la 41-a loko

 

 

    Kun vendenspezo de 113,86 miliardoj da usonaj dolaroj en 2016, Saic Motor estas en la 41-a loko de la listo de 500 potencaj entreprenoj de la mondo. Tio estas la 13-a fojo por ĝi fariĝi unu el la 500 potencaj entreprenoj kaj ĝia pozicio leviĝis je kvin kompare kun tiu en 2016.

 

    Dongfeng Automobile en la 68-a loko

 

 

    Dongfeng Automobile, kun vendenspezo de 86,193 miliardoj da usonaj dolaroj, duafoje enlistiĝis en la liston, kun leviĝo de pozicio je 13, de la 81-a loko en la pasinta jaro al la 68-a ĉi-jare.

 

    China FAW Group Corporation en la 125-a loko

 

 

    China FAW Group Corporation, kun la vendsumo de 64,78 miliardoj da usonaj dolaroj, refoje aperis en la listo kaj okupis la 125-an lokon.

 

    BAIC Group en la 137-a loko

 

 

    BAIC Group, kun vendenspezo de 61,13 miliardoj da usonaj dolaroj, troviĝas en la 137-a loko de la listo, kun leviĝo de pozicio je 23 kompare kun 2016. La grupo enlistiĝis en la liston kun daŭra leviĝo de pozicio dum la sinsekvaj kvin jaroj.

 

    GAG Group en la 238-a loko

 

 

    GAG Group troviĝas en la 238-a loko de la listo kun leviĝo de la pozicio je 65 kompare kun 2016. Ekde 2013 la grupo estas elektita kiel unu el la 500 potencaj entreprenoj dum la sinsekvaj kvin jaroj. En 2016 ĝia vendenspezo atingis 41,56 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    Geely Automobile en la 343-a loko

 

 

    Kiel la sola privata entrepreno enlistigita en la liston, Geely Automobile sesfoje estis kiel unu el la 500 potencaj entreprenoj de la mondo. Kvankam ĝia pozicio en la listo estas la lasta inter la ses ĉinaj entreprenoj, tamen ĝi estas la ĉina entrepreno, kies pozicio en la listo plej rapide leviĝis, de la 410-a loko en 2016 al la 343-a ĉi-jare. En 2016 la entrepreno kreis vendsumon de 31,43 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio