Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj laŭdas ĉinajn pontojn
2017-07-26

 

    Dum la lastaj jaroj Ĉinio senĉese renovigis rekordojn de mondaj pontoj kaj kreis pontojn plej altan, plej longan kaj plej grandspanan en la mondo. La konstruado de ĉinaj pontoj vekis grandan atenton de diverslandaj amaskomunikiloj kaj estas laŭdataj de retumantoj.

 

    La ponto Beipanjiang en Guizhou-provinco

 

    Lastatempe la turisma kanalo de BBC publikigis videon kun la titolo "Neimagebla atingo de Ĉinio en inĝenierado", kiu temas pri la plej alta ponto en la mondo -- la ponto Beipanjiang en Guizhou-provinco.

 

    Dum la filmado, fremdlanda ĵurnalisto ne povis regi sian emocion en la koro kaj priskribis la ponton per la vortoj "impresprofunda", "neimagebla" ktp., kaj laŭdis ĉinajn novkreadon kaj efikecon.

 

(foto el la retejo BBC)

 

    La ponto Beipanjiang, kiu etendiĝas super la provincoj Yunnan kaj Guizhou, havas altecon de 565 metroj super la riversurfaco, egale al la alteco de 200-etaĝa domego.

 

 

    Multaj fremdlandaj amaskomunikiloj faris raportojn pri la ponto dum ĝia konstruado.

 

(foto el The Guardian)

 

(foto el Mail Online)

 

(foto el The Daily Telegraph)

 

    Ankaŭ la kosto de konstruado de la ponto estas atentata de fremdlandaj retumantoj. Por tiu malfacile konstruita ponto Ĉinio investis nur 1,03 miliardojn da juanoj. Tiom malalta kosto surprizis fremdlandajn retumantojn, ĉar Usono bezonis pli ol 80 jarojn kaj 4,5 miliardojn da usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 30,6 miliardoj da juanoj) por konstrui la duan plej grandan metrolinion 3,2-kilometran en Novjorko.

 

    Jen komento de usona retumanto.

 
    Brita retumanto tiel komentis la efikecon de sia lando.

 

 
    Kompreneble pli multaj retumantoj esprimis sian laŭdon pri la ponto.

 

 
 
    La ponto Hongkong-Zhuhai-Makao

 

    Kun longeco de 55 kilometroj la ponto Hongkong-Zhuhai-Makao, kies ĉefa inĝenierado finiĝis en la 7-a de julio, estas transmara ponto kun plej longaj spano, ŝtala strukturo kaj submara tunelo en la mondo. La brita tagĵurnalo The Guardian taksas la ponton kiel unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo.

 

    La ponto, kiu transpasas la golfon Lingdingyang, interligas Zhuhai, Hongkongon kaj Makaon. La tempo por vojaĝo inter Zhuhai kaj Hongkongo mallongiĝos de 3,5 horoj al 0.5 horo. Ĝi estas ankaŭ la ponto plej longa, plej multe investita kaj plej malfacile konstruita en Ĉinio.

 

    Retumantoj de la usona video-retejo Youtube komentis: "Tio estas tre emociiga!", "Mi esperas, ke ankaŭ Usono povos konstrui tian ponton.", "La sento certe estas tre bona, kiam oni stiras veturilon sur la ponto!".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio