Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu ok milionoj da ĉinoj ĉiujare vojaĝas al Tajlando kiel turistoj?
2017-07-25

 

En la lastaj jaroj kreskis la nombro de ĉinaj turistoj al Tajlando. En 2015 la nombro estis 7934,7 mil, kaj en 2016 la nombro altiĝis ĝis 8,77 milionoj.

 

Mallonga distanco, malkara flugbileto, malalta prezo, bela pejzaĝo kaj facila vizpeto... estas la kaŭzoj por ĉinoj vojaĝi al Tajlando.

 

Tamen, ĉu la milionoj da ĉinoj al Tajlando estas nur turistoj?

 

Bien-aĉeto

 

La 24an de julio la ĵurnalo Financial Times raportis, ke Sansiri, bien-kompanio, kies sidejo estas en Bangkoko, diris, ke klientoj el Ĉinio kaj aliaj ekonomioj svarmis al Tajlando. Sansiri esperas, ke ĉi-jare bien-vendo al eksterlandaj aĉetantoj kreskos je 75%.

 

La ĵurnalo 21st Century Business Herald raportis la 18an de julio, ke Cobby Leathers, estro pri internacia komerco de Sansiri, diris, ke la postulo de ĉinaj klientoj helpis la vendokreskon de lia kompanio en la unua duono de la kuranta jaro.

 

La internacia konsult-kompanio pri nemoveblaĵo Knight Frank diris en februaro, ke en la nemoveblaĵa merkato en Chiang Mai, Pattaya kaj Phuket-insulo de Tajlando, 10-20% da aĉetantoj venas el Ĉinio, dum en Bangkoko la ĉinaj aĉetantoj okupas 5%. Bien-aĉeto de ĉinoj en Tajlando disvolviĝis kun prospero de turismo. En 2010 nur 1,22 milionoj da ĉinoj vojaĝis al Tajlando, kaj malmultaj el ili deziris aĉeti domojn.

 

Investo kaj loĝado

 

Krom investo, alia konsidero estas pri loĝado. Chen Zhuoming, plenuma administranto de bien-kompanio Dihuang, diris, ke ĉinaj aĉetantoj rapide kreskas, inter ili plejparto el Ŝanhajo kaj Shenzhen celas investon, kaj tiuj el norda Ĉinio, pro konsidero de klimato, preferas aĉeti domojn por propra loĝado en bela medio aŭ loko kun malalta kosto. "Iuj klientoj diris al mi, ke 'la domoj en Sanya de Hainan estas tre multe kostaj, kaj eble mi aĉetos sur Phuket-insulo'."

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio