Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senhejtila farm-domo komforta en kvar sezonoj
2017-07-25

 

Shaling-vilaĝo kun historio de kelkcent jaroj estas konstruita en ŝtonlavang-zono de Pekino. Tieaj loĝantoj kutimiĝis al tio, kiam pluvas, ili forĵetas sian laboron kaj kuras al la komitato de la vilaĝo.

 

Post kvin-ses-jara penado, estas finkonstruita la nova vilaĝo Shaling.

 

En septembro aŭ oktobro ĉi-jare tieaj loĝantoj transloĝiĝos al la nova vilaĝo, du kilometrojn for de la malnova. Pli ol 30 finkonstruitaj loĝejoj estas unuaj farmdomoj kun tre malalta energio-konsumo en Ĉinio. Ilia enĉambra temperaturo povas teni inter 20℃ kaj 26℃, kvankam en la ĉambroj ne estas hejtilo, nek klimatizilo.

 

Fakte, tiu konstruaĵo kun tre malalta energio-konsumo ŝajnas al domo vestita per dika jako el lanugo, kiu povas redukti perdiĝon de varmo. Kompare kun ordinaraj domoj kies varmizora tavolo ekstermura dikas je 10 centimetroj, la dikeco de la tavolo de tiuj novaj domoj estas 25 centimetroj kaj en la ĉambroj ankaŭ estas aranĝita varmizora tavolo el grafit-polistirena tabulo kun dikeco de 30 centimetroj. Krome, sur la planko kaj ekstermuro, je 1 metro sub la surfaco, estas metitaj elpremita tabulo dika je 25 centimetroj por konservi varmon en la domo.

 

Ĝiaj varmizora tavolo, pordoj kaj fenestroj diferencas de tiuj de ordinarj farmdomoj. Estonte, la enĉambra temperaturo tie tenos inter 20℃ kaj 26℃, eĉ en ekstrema vetero.

 

Kaj en la ĉambroj estas sistemo de freŝa aero por reguligi temperaturon kaj komfortecon. Sur la tegmento estas truoj kies diametro estas pli ol 10 centimetroj por ricevi freŝan aeron. Kaj en la domo estas montrilo kaj loĝantoj povas reguligi temperaturon laŭ sia bezono. Tiel energio-ŝparo efektiviĝas en la vilaĝo.

 

Kvankam oni devas multe pagi pli ol 1000 juanojn por unu kvadrata metro kompare kun ordinara domo, tamen ili preskaŭ nenecesas pagi por hejtilo kaj klimatizilo. Tiel post loĝado de 15 jaroj la ŝparita sumo tiuflanke povos kompensi tiujn de la konstruado.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio