Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiu universitato en Ĉinio sendas la plej kreivecan sciigilon pri akcepto de studento?
2017-07-19

    Lastatempe multaj ĉinaj universitatoj komencas sendi al studentoj originalan sciigilon pri akcepto. Ĉar ĝi donas al studentoj la unuan fortan impreson, la universitatoj daŭre penas por fari ĝin kiel eble plej kreiveca. Jen estas kreivaj manieroj de kelkaj universitatoj.

 

    La sciigilo pri akcepto de Tsinghua-Universitato inkludas ne nur informojn por akcepto sed ankaŭ libron donacitan de Qiu Yong, rektoro de la universitato. Ĉi-jare jam por la tria sinsekva jaro la universitato donacis libron al novaj studentoj. La donacita libro de la lasta jaro kaj de la antaŭlasta jaro estis respektive Walden aŭ La vivo en la arbaro kaj La ordinara mondo. Kaj la ĉi-jara libro estis La rakonto de arto.

 

 

    Ĉiujare, kiam estas plej varme en la urbo Xi'an, pli ol 20 relative aĝaj profesoroj de la Shaanxi-a Normala Universitato en la urbo skribas la sciigilon pri akcepto per peniko por novaj studentoj. Iliaj kaligrafiaj skribaĵoj en tiuj varmegaj tagoj fariĝas la plej kortuŝaj donacoj por la studentoj.

 

 
 

    Nankai-Universitato daŭrigas sian tradicion sendi leteron al la akceptitaj studentoj kun longa listo de rekomendataj libroj.

 

 

    En la sciigilo pri akcepto de la Nordokcidenta Politeknika Universitato estas virtuala platformo de la universitato farita per la tekniko AR (Pliigita Realaĵo). Kaj se oni skanas la fronton de la sciigilo per speciala aplikaĵo, aperas la amuleto de la universitato "Hang Xiaotian" kaj ĝi prezentas al vi la tri kampojn, en kiuj elstaras la universitato: aernavigado, spacoflugo kaj marveturado. Per ĝi oni povas ankaŭ ekscii la historion de la universitato. La sciigilo de la universitato estas la unua sciigilo pri akcepto farita per la tekniko AR.

 

 

    Por la sciigilo pri akcepto de la Zhejiang-a Universitato pri Agrikulturo kaj Forstumado oni uzas bambuon kiel krudmaterialon. La sciigilo estas farita per speciala tekniko tranĉi maldikan bambuon en pecojn kaj presi sur ili.

 

 

    Kaj tiu de la Pekina Universitato pri Forstumado estas farita per speciala papero el specimenoj de plantoj. Ĝi estas ankaŭ ornamita per desegnaĵoj permane desegnitaj sur ses diferencaj folioj.

 

 

    La Nankina Universitato pri Informadika Scienco kaj Teknologio aldonas al la sciigilo tri biletojn de metroo por studentoj kaj iliaj gepatroj.

 

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio