Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UEA serĉas PHP-programiston por tuj eklabori en siaj retservoj
2017-07-18
 

    Kadre de la planoj por renovigi la retservojn de UEA, oni alvokas programistojn PHP por tuj eklabori. Tiu homo ricevos entute 5000 eŭrojn, kiuj estos pagitaj laŭ la liveroj de la sube menciitaj taskoj.

 

    Antaŭvide, la bezonata laborkvanto estas ĉirkaŭ 20 horoj semajne (eble en kelkaj semajnoj malpli, eble en kelkaj semajnoj pli, sed tio ne iĝos plentempa okupo) de frua aŭgusto ĝis la mezo de decembro. La programisto povos labori el ie ajn en la mondo, kondiĉe ke li aŭ ŝi havu komputilon kaj interretan konekton, kaj devas esti kapabla fakturigi la valoron, ĉar la pago okazos laŭ livero de fakturoj.

 

    Se vi estas kvalifikita kaj interesiĝas, sendu vian vivresumon (preferinde kun ligiloj al jam faritaj PHP-projektoj) kaj motivigleteron ĝis la 22-a de julio al novaretejo@co.uea.org.

 

Taskoj:

 

La tasko de la programisto estos resume kunligi formularojn kaj HTML-paĝojn al programata REST-API de UEA per PHP, uzante specife la framon Symfony. La programisto devos mem krei kelkajn formularojn kaj paĝojn, do kono pri UX kaj baza dezajno, kvankam ne deviga, estas ege dezirinda.

 

Profilo:

 

Bezonataj trajtoj:

·Kono pri PHP kaj Symfony;

·Kono pri HTTP-j petoj (GET, POST, PUT, DELET, ktp);

·Kono pri HTML, CSS kaj baza kono pri JS;

·Baza kono pri Git kaj kontrolversio;

·Emo labori en internacia teamo, kaj partopreni en retaj kunsidoj konsiderante malsimilajn horzonojn;

 

Dezirindaj trajtoj:

·Kono pri UX (uzanta sperto);

·Baza kono pri Reta Dezajno;

·Kono pri QA (Garantio pri Kvalito) per aŭtomataj testoj;  

·Kono pri Node.js;

·Sperto pri Apache-serviloj;

·Sperto pri Wordpress;

 

Fonto: UEA

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio