Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
AIIB duafoje akiris plej altan kreditklason
2017-07-17
 

    Lastatempe la internacia kredit-taksa agentejo Fitch Ratings donis al la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) la plej altan kreditklason AAA kun stabila perspektivo.

 

    Tio estis la dua fojo por AIIB akiri la plej altan kreditklason donitan de unu el la tri ĉefaj internaciaj kredittaksaj agentejoj post Moody's Investors Service antaŭ duonmonato.

 

    Fitch diris en la anonco, ke la takso estis bazita sur la nuna kaj anticipa imanenta avantaĝoj de AIIB. AIIB posedas substancan bazon de kapitalo, kaj tio helpos ĝiajn debeton kaj krediton laŭ anticipa rapido. Serio da politikoj kaj altkvalita regado povos redukti riskon.

 

    Soren Elbech, trezoristo de AIIB, diris en intervjuo al la usona ĵurnalo Wall Street Journal: "La takso estas tre grava por ni en la internacia kapitala merkato, ĉar ĝi metas nin en la saman nivelon de Monda Banko kaj Internacia Mona Fonduso."

 

    La 29an de junio ankaŭ la internacia kredittaksa agentejo Moody's Investors Service juĝis al AIIB la plej altan kreditklason kun stabila perspektivo. Ĝi diris, ke la rezulto konsideris la stabilan regostrukturon de AIIB, inkluzive de administra politiko pri risko, abundo da kapitalo, fluo kaj aliaj faktoroj.

 

    Kapitalo de 100 miliardoj da usonaj dolaroj estis konfirmita el nunaj 80 membroj al AIIB, interalie 20 miliardoj da usonaj dolaroj estis pagitaj kaj 80 miliardoj pagotaj. Ekde la malfermo de AIIB en januaro 2016 la nombro de ĝiaj membroj senĉese kreskis, kaj estis aprobitaj 16 projektoj por infrastruktura konstruo kun pruntedono de pli ol du miliardoj da usonaj dolaroj en Barato, Pakistano, Taĝikio, Indonezio, Omano, Azerbajĝano, Kartvelio, Bangladeŝo kaj aliaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio