Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La glacimonto apartiĝinta de la Glacia Breto Larsen C fariĝis la plej granda glacimonto en la historio
2017-07-14
 

    Estis raportite, ke la areo de la grandega glacimonto, kiu lastatempe apartiĝis de Glacia Breto Larsen C de Antarkto, estas ĉirkaŭ 6 mil kvadrataj kilometroj, kaj estas preskaŭ 7-oble pli granda ol la tuta areo de la urbo Berlino. Ĝi ankaŭ fariĝis la plej granda glacimonto en la historio. Dum monatoj sciencistoj donis proksiman atenton al la glacimonto kaj antaŭdiris, ke ĝi tute disiĝos de la Glacia Breto Larsen C de Antarkto.

 

 

    En 2010 unuafoje aperis videbla fendo sur la glacimonto. En la lastaj monatoj la fendo daŭre pligrandiĝis. En majo 2017 la fendo pligrandiĝis je ĉirkaŭ 17 kilometroj ene de semajno. Post la disiĝo de la glacimonto la areo de la Glacia Breto Larsen C mallarĝiĝos je dekono.

 

 

    Laŭraporte tiu ĉi flosanta giganta glacimonto sola ne kaŭzos fundamentajn ŝanĝojn al la loka medio, ĉar en la ĉirkaŭaĵo vivas neniu homo, neniu besto aŭ planto.

 

 

    Laŭ statistikoj la Glacia Breto Larsen daŭre mallarĝiĝis dum la lastaj jaroj. En 1995 la Glacia Breto Larsen A malintegriĝis kaj malaperis, kaj post 7 jaroj malaperis ankaŭ Larsen B.

 

    Sciencistoj rimarkigis, ke la malaperoj de la du glaciaj bretoj estas ligitaj kun la tutmonda varmiĝo. Iu sciencistino diris, ke la malaperoj de la du glaciaj bretoj estis probable pro varmiĝo de la maro de la antarkta duoninsulo. La demando nun estas, ĉu la tendenco moviĝos okcidenten kaj alportos longtempan minacon al la Glacia Breto Larsen C.

 

    La sciencistino aldonis, ke la glacimonto de Larsen C tute degelos ene de 2 aŭ 3 jaroj, se ĝi ne mem malkomponiĝos en pli malgrandajn pecojn.

 

    Sciencistoj maltrankviliĝas, ke la disiĝoj de glacimontoj eventuale rezultigos la tutan malaperon de Larsen C en antaŭvidebla estonteco. Dum la pasintaj 20 jaroj, aldone al Larsen A kaj B, kvin ĉefaj glaciaj bretoj en la Antarkta Duoninsulo komplete malaperis aŭ kuntiriĝis.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio