Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion la ĉinaj poŝtelefonaj kompanioj faris por novkreado?
2017-07-13
    En la 10-a de julio la Ĉina Akademio de Informa kaj Komunika Teknologio publikigis raporton pri la lastatempa stato de la poŝtelefona merkato de Ĉinio. Laŭ la raporto de januaro ĝis junio 2017 estis surmerkatigitaj 216 milionoj da poŝtelefonoj produktitaj de la ĉinaj kompanioj, kiuj okupis 90.5 % de la totala kvanto de poŝtelefonoj surmerkatigitaj en Ĉinio. Pro la populariĝo de la ĉinaj poŝtelefonoj la proporcio de fremdlandaj poŝtelefonoj estis malpli ol 10%.

  

    La saman tendencon montras ankaŭ la datumoj de IDC, internacia kompanio pri merkataj esploroj.

 

    Tiu rezulto estas nedisigeble ligita al la klopodoj de la ĉinaj poŝtelefonaj kompanioj por novkreado.

 

 

    Kun la disvolviĝo de rapida ŝargado la ĉinaj kompanioj daŭre gvidas la kampon. Internaciaj kompanioj kia Apple ankoraŭ ne uzas la teknologion kaj multaj aliaj kompanioj kiaj Sumsung kaj LG uzas la teknologion de Qualcomm. Sed en Ĉinio la kompanio OPPO posedas sian teknologion VOOC, Huawei posedas Supercharge kaj Honor posedas Magic Power.

 

    En la dua duono de 2016 la ĉina poŝtelefona kompanio Xiaomi tute ne atendite lanĉis la novkonceptan poŝtelefonon MIX, kiu estas farita el ceramiko kaj kies ekrano okupas 91.3 % de la fronta parto de la poŝtelefono.

 

 

    Oni devas bone aranĝi la aŭdilon kaj la sentilon por plani la desegnon de poŝtelefono senframa je tri flankoj kiel MIX.

 

    MIX prenis diversajn ideojn de novkreado en la forigo de aŭdilo kaj la desegno de sentilo.

 

    La inteligenteco de Magic Live estas reflektita per ĝiaj funkcio de senso, kompreno kaj analizo, kaj aktiva servo.

 

    La ekrano de la poŝtelefono ŝaltiĝas, kiam oni ĝin prenas kaj rigardas. Kiam vi forlasas ĝin, la ekrano aŭtomate malŝaltiĝas.

 

 

    Ĉar la sentilo de la poŝtelefono havas la kapablon de inteligenta rekonado, ĝi povas spontanee kaj rapide rekoni la vizaĝojn de homoj. Kiam nova mesaĝo venas, la poŝtelefono montras ĝin, se la vizaĝo estas tiu de la posedanto. Se la vizaĝo estas tiu de alia homo, ĝi kaŝas la mesaĝon.

 

 

    Honor Magic povas fari profundan lernadon per sia inteligenta sistemo kaj rekoni kompleksajn situaciojn. Kiam la poŝtelefono rekonas ke vi veturigas aŭton, ĝi ŝanĝos sian reĝimon en tiun por veturigo. La inteligenta sistemo ankaŭ povas analizi situacion surbaze de grandega datumaro kaj eĉ kompreni la homan lingvon. Kiam oni babilas kun amikoj per tujmesaĝoj, Honor Magic povas kompreni la signifon de la mesaĝoj kaj inteligente rekomendi eblan respondon. Se dum konversacio oni mencias filmon, ĝi rekomendas lastatempe popularajn filmojn kaj ofertas oportunajn ligilojn por aĉetado.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio