Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La tero eniras la 6-an "amasan formorton"
2017-07-12
 
 

    Estas raportite, ke laŭ esploro de sciencistoj, pro la troa kresko de la loĝantaro kaj ekscesa konsumado miliardoj da mamuloj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj malaperis de sur la tero en la lastaj kelkaj jardekoj.

 

    La sciencistoj avertis, ke la tero eniras la 6-an "amasan formorton" de post la glaciepoko antaŭ pli ol 400 milionoj da jaroj, kun tia granda rapido, ke tio preterpasas ĉiujn antaŭvidojn.

 

    Laŭraporte la plej nova esplorado surbaze de la listo de 27 mil specioj de vertebruloj fare de la Internacia Unio por Konservo de la Naturo montras, ke en la lastaj jardekoj signife reduktiĝis la kvanto de ĉirkaŭ unu triono de tiuj ĉiuj specioj.

 

    Gerardo Ceballos, sciencisto de la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko kaj direktoro de la esplorprojekto, diris, ke tiuj malaperintaj specioj ne estas konsiderataj minacataj sed specioj ordinaraj, ekzemple hirundoj. Li aldonis, ke en la pasinteco proksime de Meksikurbo oni povis ĉiujare vidi multe da hirundoj konstruantaj sian neston, sed dum la pasintaj 10 jaroj ili ne plu videblis.

 

    Alia ekzemplo estas leono. Tradicie leonoj vivis vaste en Afriko, suda Eŭropo, Mezoriento kaj nordokcidenta Hindio, sed multo de tiuj leonoj malaperis de sur la tero.

 

 

    Ceballos rimarkigis, ke homoj devas tuj preni rimedojn kontaŭ la amasa formorto. En mallonga tempodaŭro oni komencu de la regado de konsumado kaj farado de leĝoj, kaj fine starigu ŝirmejojn por sovaĝaj bestoj kaj faru leĝon por protekto de la biologia diverseco.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio