Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion signifas por la aŭto-merkato la lanĉo de la unua aŭto de amasprodukta modelo de Tesla: Modelo 3?
2017-07-12
 

    Je nul horo kaj 6 minutoj de la 9-a de julio Elon Musk, plenuma ĉefdirektoro de Tesla, publikigis en serva platformo de sociaj retoj foton de la unua aŭto de amasprodukta modelo de Tesla: Modelo 3. La afiŝitaj foto kaj komento estis tuj plusenditaj 20 mil fojojn kaj ricevis 60 mil ŝatojn.

 

 

    La apero de Modelo 3 eventuale fariĝos mejloŝtono en jenaj pluraj signifoj de revolucieco kaj havos gravan influon en la aŭtoprodukta industrio.

 

    La detala prezo de la plej malalta nivelo de la aŭto estas 35 mil usonaj dolaroj dum la averaĝa enspezo de usona familio en 2016 estis 56 mil usonaj dolaroj. Je tiu prezo ordinaraj usonanoj povos amase aĉeti kaj posedi la aŭton. Ĝi farigos unu el la plej konkurenckapablaj tipoj en la aŭto-merkato kaj eĉ povos okazi, ke ĝi poste dominos la merkaton.

 

    La amasproduktado de la Modelo 3 akcelos la eniron de elektraj aŭtoj en ordinarajn familiojn kaj pligrandigos la proporcion de elektraj aŭtoj en la tuta aŭto-merkato, disvolvante kaj maturigante la koncernan industri-ĉenon.

 

    La disvolviĝo kaj maturiĝo de la industrio de elektraj aŭtoj anstataŭos la tradician ĉenon de la aŭtoproduktado kaj la provizan ĉenon de energio. Tiel multaj fabrikoj devos fermi sin kaj la laboristoj ŝanĝi laboron. La industrio de aŭtoriparado kaj benzinstacioj eble baldaŭ atingos sian zeniton kaj poste komencos malprosperi. Kelkdek milionoj da laboristoj en la mondo devos anticipe zorgi pri la tendenco kaj ĝia influo al ilia profesia vivo.

 

    Sekve de la lanĉo de la Modelo 3 tiu ĉi novtipa aŭto povus anstataŭi tradiciajn aŭtojn ĉe la sama prezo-gamo. Por rivali kun Tesla, tradiciaj aŭtoj devos forlasi konservativan sintenon kaj kunlabori kun sciencteknikaj kompanioj por kiel eble plej rapide krei produktojn kiuj povos konkurenci kun tiuj de Tesla.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio