Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Liaoning-aviadilŝipo malfermita al publiko en Hongkongo
2017-07-12
 

    Por memorfesti la 20an datrevenon de la reveno de Hongkongo al sia patrolando, Liaoning, la unua aviadilŝipo de Ĉinio, kaj ĝiaj tri akompanantaj ŝipoj atingis Hongkongon en la 7a de julio por resti tie dum kvar tagoj. Ĝi estis malfermita al la publiko du tagojn post sia atingo al Hongkongo. Tio estis la unua malfermo de la aviadilŝipo al la publiko, kaj nur 2 000 individuaj biletoj kaj 1 600 grupaj biletoj estis disdonitaj. Por akiri la vizitbiletojn, multaj lokanoj longtempe vicatendis, kaj iuj eĉ atendis dum la tuta pluva nokto.

 

    Ĵurnaloj, retejoj kaj sociaj retejoj multe raportis pri la aviadilŝipo. Ankaŭ Carrie Lam, administra ĉefo de Hongkongo, publikigis sian senton pri la vizito sur la ŝipo.

 

 

    Granda volo

 

    Je la sepa horo kaj 20 minutoj de la 7a de julio la ŝipoj veturis en Hongkongon. Pli ol 700 oficiroj kaj soldatoj staris en la formo de la vortoj "Saluton, Hongkongo" sur la ferdeko. Sur la marbordo lokanoj grimpis montojn, iris al kajo aŭ rigardis de altaj domegoj por foti la ŝipojn kaj diskonigi la fotojn per sociaj retejoj. Iuj ĉefoj gvidis siajn laborantojn ĉe la marbordo por saluti la ŝipojn.

 

 

    Trajtoj

 

    La unua estas la ferdeko! La aviadilo sur la ferdeko povas gliti kaj salti ĉe ekflugo, ĉar la ferdeko havas fortan deklivon. Krome kelkaj "apartaj ekipaĵoj" estas instalitaj sur la ferdeko. Ekzemple, giganta kontraŭfajra tabulo por ekflugo de aviadilo kaj Fresnel-optika sistemo por surterigo de aviadilo.

 

    La dua estas armilaro sur la ŝipo. Multaj homoj iris al la ŝipo por rigardi la aviadilon J-15 kaj la antaŭavertan helikopteron Z-18.

 

 

    Fiero

 

    Aviadilŝipo estas la forta ilo de ŝtato kaj Hongkongo -- pordo de Ĉinio. Kial hongkonganoj tiel ekscitiĝas kaj fieras pri la aviadilŝipo? Ĉar ĝi estas "nia". Prospero de la lando ne nur pliigas al la landanoj sekurecon, sed ankaŭ dignon kaj fieron post centjaraj postiĝo kaj malhonoro de la lando. Iu maljunulo diris sur la ŝipo: "Kiam mi estis infano, Ĉinio estis malforta. Nun ĝi estas tre bona, kaj mi estas ekscitata."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio